Norna lingvo

Ne plu parolita lingvo, ido de la norena lingvo

La norna lingvo aŭ simple Norno (ĉar popolo "nornoj" ne ekzistis), norne Norn, estis ido de la norena lingvo, iam parolita en insularoj Ŝetlando kaj Orkadoj (nordaj insuloj). Koloniigite de norvegaj vikingoj depost 800, la dan-norvega registaro cedis la insularojn al Skotlando en la 15-a jarcento. La skotaj registaro kaj eklezio ekmalrekomendis la uzon de la lingvo, kiu estis iom post iom anstataŭigata de la skota.

Oni ne scias ekzakte kiam oni ĉesis paroli la nornan; eble ĝi daŭre estis uzata en kelkaj partoj de la insuloj ĝis la 18-a jarcento. Verŝajne la lastaj orkadaj parolantoj mortis ĉirkaŭ 1750, dum kelkaj en Ŝetlando vivis ĝis ĉirkaŭ 1800. Do la lingvo estis parolata en iu formo dum preskaŭ mil jaroj. Ĝi neniam akiris ortografion, kaj la malmultaj dokumentoj skribitaj en la insuloj havas lingvaĵon klare influitan de la "ĉefa" norvega idiomo. Malfruajn notojn de la buŝa lingvo ĉefe registris anglalingvanoj ne regantaj skandinavan lingvon, kaj pro tio la notoj ŝajnas fuŝaj kaj estas malfacile legeblaj. Frazetoj de la lingvo kaj nornaj pruntvortoj en la lingvoj angla kaj skota travivis ĝis hodiaŭ. Super ĉio granda kvanto de la insulaj loknomoj restas norna.

Eĉ homoj en ĉeflanda Skotlando iam parolis norenajn dialektojn, ekzemple en Caithness, sed tiuj maluziĝis multajn jarcentojn antaŭ la formorto de Norno en Orkadoj kaj Ŝetlando. Tial, kelkaj fakuloj parolas pri "Caithness-a Norno", dum aliaj tian terminon evitas. Oni scias eĉ malpli pri tiu "Caithness-a Norno" ol pri la nornoj de Orkadoj kaj Ŝetlando.

Konservitas tre malmulte da norna literaturo. Unu restaĵo estas la "Patro nia".

Mateo 6:9-13, orkada Norno (transskribo de Wallace; 1700)

Favor i ir i chimrie, Helleur ir i nam thite,
gilla cosdum thite cumma, veya thine mota vara gort
o yurn sinna gort i chimrie,
ga vus da on da dalight brow vora
Firgive vus sinna vora sin vee Firgive sindara mutha vus,
lyv vus ye i tumtation, min delivera vus fro olt ilt, Amen.

Mateo 6:9-13, ŝetlanda Norno (transskribo de Low; 1774)

Fy vor or er i Chimeri. Halaght vara nam dit.
La Konungdum din cumma. La vill din vera guerde
i vrildin sindaeri chimeri.
Gav vus dagh u dagloght brau. Forgive sindorwara
sin vi forgiva gem ao sinda gainst wus.
Lia wus ikè o vera tempa, but delivra wus fro adlu idlu.
For do i ir Kongungdum, u puri, u glori, Amen

Mateo 6:9-13, feroa lingvo (plej proksima kuzo ankoraŭviva)

Faðir vár, Tú, sum ert í Himli. Heilagt verði navn Títt.
Komi ríki Títt. Verði vilji Tín,
sum í Himli, so á jørð.
Gev okkum í dag okkara dagliga breyð. Og fyrigev okkum syndir okkara,
so sum vit eisini fyrigeva teimum, ið móti okkum synda.
Leið okkum ikki í frestingum, men frels okkum frá tí illa.

Mateo 6:9-13, norena lingvo:

Faþer vár es ert í himenríki, verði nafn þitt hæilagt
Til kome ríke þitt, værði vili þin
sva a iarðu sem í himnum.
Gef oss í dag brauð vort dagligt
Ok fyr gefþu oss synþer órar,
sem vér fyr gefom þeim er viþ oss hafa misgert
Leiðd oss eigi í freistni, heldr leys þv oss frá öllu illu.
Fonto: Þorvaldur Bjarnarson, 1878.

Literaturo redakti

Michael P. Barnes: The Norn Language of Orkney and Shetland (angla), ISBN 1-898852-29-4