North Sea Jazz Festival

La North Sea Jazz FestivalNorda-Mara Ĵaz-Festivalo okazas ekde 1976 en Hago, Nederlando. En 2006 ĝi translokiĝis al Roterdamo. Intertempe ĝi apartenas al la plej famaj kaj grandaj ĵazfestivaloj de la mondo.

North Sea Jazz Festival
muzikfestivalo
Komenco 1976 vd
Lando(j) Nederlando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
North Sea Jazz Rotterdam
Miles Davis je la North Sea Jazz Festival en 1985

Historio redakti

Fondinto de ĉi tiu ĵazfestivalo estas la nederlanda antaŭeniganto de ĵazo, Paul Acket, (1922–1992). Li komencis labori kiel muzikeldonisto de revuoj kiel Luister, Popfoto kaj Muziek Expres. Per la gigantaj profitoj de iliaj vendoj en 1974 li financis sian ĵazfestivalon, kiu malfermiĝis julion de 1976 en la kongresejo je Hago. Jam tiam kunvenis 9000 vizitantoj.

La muzika eventego (ĝis 70.000 vizitantoj) okazas ĉiujare ĉiam la duan semajnfinon en julio ekde vendredo ĝis dimanĉo. Tie renkontiĝas je pli ol 100 koncertoj la monda kremo de ĵazo.

La muziko transstilas ekde ĵazo kaj bluso ĝis soŭlo kaj popularmuziko. Kunverkis dum la lastaj jaroj muzikistoj kiel Al Jarreau, Dianne Reeves, Carlos Santana, Marcus Miller, Patti Austin, Patti Labelle, Gino Vannelli, Incognito, Alicia Keys, George Benson, Eddie Palmieri, George Duke, Macy Gray, Larry Carlton, Buddy Guy, Wynton Marsalis ktp. Je la North Sea Jazz Festival oni donas kiel distingilo por la kompleta verkaro al ĵazmuzikistoj kaj al personoj, kiuj akiris meritojn pri ĵazo, ĉiujare la premion Bird Award, alinomita en 2006 al Paul Acket Award.

Gefrata evento redakti

Ekde 2000 okazas ĉiam en marto aŭ aprilo je Kaburbo en Sud-Afriko la gefrata ĵazfestivalo North Sea Jazz Cape Town.

Eksteraj ligiloj redakti