Northwest Folklife

Northwest Folklife (angle, signifas Nordokcidenta Popolvivo laŭvorte) estas festivalo de popolkantado kaj popoldancado, kaj de aliaj popolaj artoj, okazanta ĉiujare (ekde 1971) fine de majo en Seatlo, Vaŝingtonio, Usono. La festivalo daŭras kvar tagojn ĉe la t.n. Seatla Centro (la iama tereno de la mondfoiro Ekspozicio Jarcento 21). La festivalon kreis la Seatla Folklora Societo, la Usona Nacia-Parka instanco, kaj aliaj organizaĵoj dediĉitaj al la konservado de lokaj kaj etnaj kulturoj.

Northwest Folklife
folkorfestivalo
Komenco 1971 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Seatlo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr
Esperanto-kantistoj Reiff Olsen kaj Haruo kaj Pavlina Ros' koncertetas ĉe Northwest Folklife, la 25-an de majo 2007

En 2007 por la unua fojo aperos Esperanta kantado inter la programeroj, sub la titolo "Kantu Seatlo! presents Kantu Kanade: Across the 49th in Esperanto"; la ĉi-jara temo de la festivalo ja estas la 49a grado de latitudo, t.e. la landlimo inter Usono kaj Kanado.

Eksteraj ligiloj redakti