Norvega Junularo Esperantista

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Norvegio, landa sekcio de TEJO

La Norvega Junularo Esperantista (NJE) estas organizo por junuloj el Norvegio ĝis 35 jaroj kiuj parolas, aŭ volas lerni, Esperanton. NJE estas sekcio de Norvega Esperantista Ligo (NEL) kaj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Norvega Junularo Esperantista
landa sekcio de TEJO
Lando(j) Norvegio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Norvega Junularo Esperantista
Norsk Esperanto-ungdom
Emblemo de Norvega Junularo Esperantista
Lando  Norvegio
Interretejo nje.esperanto.no
vdr

Celoj redakti

La celoj de NJE estas disvastigi Esperanton inter norvegaj junuloj kaj helpi jamajn parolantojn uzi la lingvon por io utila aŭ amuza. NJE aranĝas kursojn kaj lokajn kaj internaciajn renkontiĝojn. Ĝi faciligas vojaĝojn al eksterlandaj aranĝoj por siaj membroj, kaj ofertas al membroj subvencion por abono de eksterlanda revuo. Ĉiuj membroj de NJE ricevas la membran gazeton de NEL, Norvega Esperantisto, en kiu aperas ankaŭ Inter Ni Dirite, la oficiala organo de NJE.

Estraro redakti

Komence de 2023 la estraro konsistis el Vidar B. Skretting, prezidanto, Henrik Håndlykken, vicprezidanto kaj Jacob Grevstad, kasisto. Komitatano A ĉe TEJO estis Hilde Lagnason Bye.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti