La rivero Noteć (en pola lingvo, germane Netze) estas grava flanka rivero de la Varto (pole Warta, germane Warthe). Ĝi estas 366 km longa kaj ekestas en la vojevodio Grandpollando inter Koło (Kolo) kaj Włocławek (Leslau). Ĝi pasas la lagon Gopło, Inowrocław (germane Hohensalza) kaj Piła (Schneidemühl). Ĉe la vilaĝo Zantoch (Santok) ĝi fluas en la Varton.

Noteć
rivero
Bazaj informoj
Longeco 388 km
Fluo
Geografio
Landoj Pollando
Regionoj [[]]
vdr
la rivero Noteć tuj antaŭ la enfluon en la Varton ĉe la vilaĝo Zantoch

En Nakło nad Notecią estas la komenco de la Kanalo de Bydgoszcz, kiu pasas la urbon Bydgoszcz (Bromberg) kaj ligas la okcidentan riversistemon de la rivero Odro (pole Odra, germane Oder) kun la orienta de la rivero Vistulo (pole Visla, germane Weichsel).