Notkomposta programaro

Notkomposta programaro estas uzantoprogramaro por notskribado per komputilo, kiu aparte okupiĝas pri la modelkoncepto de nototeksto. Male al sekvencigaj programaroj la pezocentro ne kuŝas en la prilaborado de muziko por si mem, malfone staras precipe la grafike korekta kaj samtempe legebla notbildo.

Programaroj kaj uzadokampoj redakti

La unuaj programaroj uzeblaj por profesia notkompostado estis Finale (publikita en 1988[1]) kaj Score (enkondukita en 1990 ĉe Schott[2]). Finale ankaŭ spertis granda disvastiĝon ekz. inter komponistoj kaj ŝatokupantoj. Ĝin konkurencas Sibelius (ĉefe ekde la publikado de la versioj por Windows Macintosh en 1998/99[3]), kiu laŭ funkciamplekso proksimume kompareblas kun Finale, sed estas pli facile lernebla kaj pli kaj pli estas akceptata en la noteldonejoj.

Malpli ampleksaj, sed ofte malpli kostaj programaroj ekzistas grandnombre. En la germanlingvaj landoj kaj regionoj grandas la uzantaro de capella. Kelkaj programaroj specialiĝas pri malvastaj uzantaroj kiel tiuj de aranĝistoj aŭ gitaristoj. Kadre de populara muziko ĉefe sekvencigaj kaj aŭdiaj programaroj kun integritaj notkompostaj funkcioj trafis sur vastan uzadon. La eldoneblecoj kaj la atingebla kvalito de la notbildo tamen restas malantaŭ specialigita notkompostaj programaroj.

Inter la liberaj notkompostaj programaroj troviĝas multaj, kiuj male al komercaj produktoj ne proponas grafikajn uzantinterfacojn. Uzanto komence faras tekstdosieron, kiu enhavas la kompostendan muzikon en formo de enigokodo. La programaroj legas (kiel TeX-tekstkompostsistemo) ĉi tiun tekstdosieron kiel enigokodo kaj el tiu generas grafikan eldondosieron. LilyPond estas la plej ampleksa reprezentanto de ĉi tiu kategorio.

Fontoj redakti

  1. Finale 2005 Priskribo de la programaro Arkivigite je 2009-06-11 per la retarkivo Wayback Machine de Golden Triangle PC Club
  2. Priskribo sur Produkta hejmpaĝaro de Score Arkivigite je 2015-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Indikoj ĉe en:Sibelius notation program

Eksteraj ligiloj redakti