Noumeno

je filozofio, objekto aŭ evento sendependa de homa senso aŭ koncepto

Immanuel Kant uzis en siaj filozofiaj verkoj la vorton noumeno (germanlingve: noumenon) por la vera realo, por la aĵoj kiel ili vere estas en si mem, sendepende de nia scio kaj de ilia ŝajno al ni.

Inter la noumenoj, la tri plej gravaj por Kant estas Dio, la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo. Ĉi tiuj restas ekster la scipotenco de racia scio, de scienco. Ekzemple, scienco, laŭ KANT, ne povas pruvi nek malpruvi la ekziston de Dio.

En kontrasto kun noumeno li uzis la nocion fenomeno.


Vidu ankaŭ redakti