Nové Mesto nad Váhom

Nové Mesto nad Váhom, hungare Vágújhely [vAgUjhej], germane Neustadt an der Waag estas urbo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Nové Mesto nad Váhom, kies distriktejo estas. La urbonomo signifas en ĉiuj lingvoj Nova Urbo apud Váh.

Nové Mesto nad Váhom
hungare: Vágújhely, germane: Waagneustadt
urbo
Konstruaĵoj de ŝtata administrado
Blazono
Oficiala nomo: Nové Mesto nad Váhom
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Nové Mesto nad Váhom
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Považie
Riveroj
Situo Nové Mesto nad Váhom
 - alteco 195 m s. m.
 - koordinatoj 48° 45′ 17″ N 17° 49′ 51″ O / 48.75472 °N, 17.83083 °O / 48.75472; 17.83083 (mapo)
Areo 32,582561 km² (3 258,2561 ha)
Loĝantaro 20 735 (31.12.2005)
Denseco 636,38 loĝ./km²
Unua skribmencio 1253
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 915 01
Telefona antaŭkodo +421-32
Aŭtokodoj NM
NUTS 506338
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Nové Mesto nad Váhom
Retpaĝo: www.nove-mesto.sk
Portalo pri Slovakio
Preĝejo de Nové Mesto nad Váhom

Situo redakti

La urbo situas en dekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina. Trenčín troviĝas 20 km-ojn, la ĉefurbo 95 km.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, krome oni trovis restaĵojn de diversaj prabestoj. La unua mencio skribe okazis en 1074. Klostro fondiĝis en 1260, kiu estis donacita al abatejo de Pannonhalma en 1243. La husanoj en 1447 bruligis la setlejon. Ĝis la turka erao la posedantoj ofte ŝanĝiĝis. La turkoj atingis kaj suferigis la loĝantaron ekde 1570. En la 17-a jarcento la Habsburgoj kunvokis diversajn taĉmentojn kontraŭ la turkoj, sed ili suferigis, eĉ murdis la loĝantojn. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a lia armeo okupis la malfeliĉan komunumon. Dum regado de Maria Teresia alvenis slovakoj. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Považská Bystrica-Trenčín-Nové Mesto nad Váhom-Trnava-Bratislavo-Vác-Budapeŝto. En 1910 en la urbeto loĝis 5879 da loĝantoj (3808 slovakoj, 1146 germanoj kaj 856 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágújhely, kies distriktejo estis. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio.

Vidindaĵoj redakti

  • restaĵoj de urba defendomuro
  • gotika katolika paroĥa preĝejo kun defendomuro sur monteto, en 1666 barokiĝis, ĝi estas ankaŭ pilgrimloko
  • ĉefplaco ĉirkaŭita kun malnovaj loĝdomoj

Famuloj redakti

En la iama Vágújhely naskiĝis:


Urbaj partoj de Nové Mesto nad Váhom (7)

Centrum I. | Centrum II. | Centrum III. kaj Mnešice | Dolné Samoty kaj ĉirkaŭaĵo | Hájovky kaj ĉirkaŭaĵo | Javorinská kaj ĉirkaŭaĵo | Rajková kaj ĉirkaŭaĵo