Nový Ruskov situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Nový Ruskov (novI ruskov), hungare Újruszka (Ujruska) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La hungaroj uzis ankaŭ la nomon Zemplénruszka. Nový kaj új signifas: nova.

Situo redakti

Nový Ruskov situas laŭ traira flankovojo. Trebišov troviĝas 4 km-ojn.

Historio redakti

Dum la erao de la Grandmoravia Regno loĝis tie slavoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1217 en formo "Ruzka". En 1663 pesto okazis. Dum la historio 2 apudaj vilaĝoj formiĝis: Malgranda kaj Granda Ruszka. En 1910 loĝis en Malgranda Ruszka 164, en Granda Ruszka 655 da homoj, (en ambaŭ slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Gálszécs, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1964 la vilaĝoj unuiĝis sub nomo Nový Ruskov, kie loĝis en 2001 643 da homoj, (636 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

  • katolika preĝejo en vilaĝparto Malgranda Ruskov
  • greko-katolika preĝejo en vilaĝparto Malgranda Ruskov
  • greko-katolika preĝejo en vilaĝparto Granda Ruskov

Eksteraj ligiloj redakti