Nov-Ĵerzejo

Usona ŝtato en nordorienta Usono

Nov-Ĵerzejo (angle New Jersey [nu ĜERzi]) estas subŝtato resp. ŝtato de Usono. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj subŝtatoj, sed ĝi havas la plej altan loĝdenson (8,41 milionoj sur 22.608 kvadrataj kilometroj). Ĝi fariĝis la 3-a subŝtato de Usono la 18-an de decembro 1787.

Nov-Ĵerzejo
Ŝtato/Subŝtato Nov-Ĵerzejo
Ŝtata flago de Nov-Ĵerzejo Ŝtata blazono de Nov-Ĵerzejo
(Flago de Nov-Ĵerzejo) (Blazono de Nov-Ĵerzejo)
Ŝtata kromnomo: The Garden State (La Ĝardeno Ŝtato
Mapo de Usono kun Nov-Ĵerzejo montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Oficiala(j) lingvo(j): angla
Plej granda urbo Newark
Ŝtatestro Phil Murphy
(ekde 16-a de januaro 2018)
Areo 22 591 km² (47)
 - Tero 19 047 km²
 - Akvo 3 544 km² (15,7 %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 9 288 994 (11-a)
 - Denso 488 /km² (1-a)
Aliĝo
 - Dato 18-an de decembro 1787
 - Ordo 3
Horzono Orienta tempo:
UTC -5/-4
Latitudo 38°56′ N to 41°21′ N
Longitudo 73°54′ U to 75°34′ U
Larĝeco 112 km
Longeco 273 km
Alteco
 - Plej alta High Point ("Alta Punkto"), 550 m
 - Meza alteco 80 m
 - Plej malalta Atlantika Oceano, 0 m
Mallongigoj
 - USPS NJ
 - ISO 3166-2 US-NJ
Retejo [1]
vdr

Geografio redakti

Nov-Ĵerzejo, estante inter du grandaj urboj, Filadelfio kaj Novjorko, estas unu el la plej riĉaj kaj dense urbaj subŝtatoj en Usono. En la nordoriento estas la antaŭurboj de Novjorko, en la sudokcidento estas la antaŭurboj de Filadelfio, en la mezo estas Princeton kaj en la oriento laŭ la oceano estas Atlantic City.

Historio redakti

La regiono kiu estas nun Nov-Ĵerzejo unue estis loĝata de la indiana tribo Lenapoj, kiu nomis ĝin Scheyichbi.[1] En la jaro 1630, la nederlandoj estis la unuaj eǔropanoj loĝantaj laǔ la okcidenta bordo de la rivero Hudsono, kiel parto el ilia kolonio Nova Nederlando. La Novjorka kaj Novĵerzeja kampanjo konsistis el serio de bataloj por la kontrolo de Novjorko kaj la Nov-Ĵerzejo en la Usona Revolucia Milito inter britaj militfortoj sub estreco de la generalo Siro William Howe kaj tiuj de la Kontinenta Armeo sub estreco de la generalo George Washington en 1776 kaj la vintraj monatoj de 1777.

Aktuala teknologio redakti

Nov-Ĵerzejo havas la rafinejojn de ExxonMobil, la stabejojn de grandaj farmaciaj kompanioj (Merck, Bristol-Myers Squibb kaj aliaj) kaj la laboratoriojn de Bell Labs. Edisono mem ankaŭ havis siajn laboratoriojn en Nov-Ĵerzejo en la nuna Edison.

Inventoj el Nov-Ĵerzejo redakti

ampolo, fonografo, kino, elektra gitaro, ladskatola supo, transistoro, kolora televido, videobendo.

Famuloj redakti

En Nov-Ĵerzejo mortis hungara-usona sociologo Károly Nagy.

Referenco redakti

  1. The Story of the Discovery of Scheyichbi. GET NJ. Arkivita el la originalo je January 4, 2014. Alirita February 8, 2013.

Eksteraj ligiloj redakti