Nov-impresionismo

arta movado

Nov-impresionismo estas vorto kreita de la franca recenzisto pri arto Félix Fénéon en 1887[1] por karakterizi la artan movadon de la malfrua 19-a jarcento gviditan de Georges Seurat kaj Paul Signac, kiuj unue ekspoziciis siajn verkojn en 1884 en la Salono de Sendependuloj en Parizo. La termino de Fénéon signifis ke la radikoj de tiuj disvolviĝoj situis en la vidaj artoj de Impresionismo, sed ofertis, siavice, novan legadon de koloro kaj linio en la praktiko de Seurat kaj Signac, kaj la teoria fono de la skribaĵoj de Chevreul kaj Charles Blanc.

Georges Seurat, Somera dimanĉo sur insulo Grande Jatte, 1884-1886

Aliaj gravaj artistoj estis Anna Boch, Theo van Rysselberghe, Henri Edmond Cross, Charles Angrand kaj aliaj.

Bibliografio redakti

  • Rewald, John: Post-Impressionism
  • Herbert, R. L.: Neo-Impressionism
  • Lee, Ellen Wardwell: The Aura of Neo-Impressionisme: The T. W. Holliday Collection, Indianapolis Museum of Art, 1983; expanded Dutch edition: Neo-impressionisten: Seurat tot Struycken, Waanders, Zwolle 1988 ISBN 90-6630-132-5
  • Budde, Rainer (ed.): Pointillisme. Sur les traces de Seurat, Prestel-Verlag, Munich & New York 1998 ISBN 2-940191-01-8

Kelkaj nov-impresionismaj verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Félix Fénéon: Les Impressionistes en 1886, Revue indépendante

Eksteraj ligiloj redakti