Nova Angulemo (france: Nouvelle Angoulême ) estis la nomo donita en 1524 de la itala esploristo Giovanni da Verrazzano al la loko kiu iĝus Novjorko. La nomo estis honore al la reĝo de Francio kaj duko de Angulemo, Francisko la 1-a, kaj lia kronado en 1515, en la regiono Charente en Francio. La loko iĝis nederlanda kolonio, nomita Nov-Amsterdamo en 1625, ĝis konkerado de la angloj en 1664 kaj nomita kiel Nov-Jorko.