Nova Ekonomia Politiko

ekonomia politiko de Sovetio, proponita de Vladimiro Lenino

La Nova Ekonomia PolitikoNEP (ruse НЭПНовая Экономическая Политика) estas ekonomia politiko de Sovetunio inter 1921 kaj 1928.

Nova Ekonomia Politiko
ekonomia politiko • tempa ento
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Historio redakti

Dum la Rusa Enlanda Milito (1918-1921) sovetia registaro realigis ekomonian politikon de militkomunismo, kio kio havis detruan efikon al la ekonomia situacio, speciale en agrikulturo. Post pluraj kamparanaj ribeloj kaj ribelo de matrosoj de Kronstadt, Lenin akceptigis en marto de 1921, spite al konsiderinda kontraŭstaro en la partio, la koncepton de Nova Ekonomia Politiko.

Tio leĝigis la profitcelitan produktadon, la privatan posedon en la konsumvara produktado, akiron de riĉaĵoj kaj impostigis la kamparanojn per „naturimposto”, tiel alligante ilin al la ekonomia sistemo. Per tio leviĝis unuafoje la teoria demando pri problemo de socialisma merkatekonomio.

En 1929 Buĥarin ellaboris programon por la soveta socio sub slogano "Riĉigu sin!" (ruse Обогащайтесь!), kion li komprenis ne nur materie, sed ankaŭ kulture kaj kio enhavis la plian dekonstruon de la komandekonomio. Stalin nomis tiun direkton "dekstra opozicio" kaj deklaris, ke la kompleta kreado de la socialismo en Sovetunio eblas nur surbaze de la "klasbatalo en la vilaĝoj" per "kolektivigo de la agrikulturo".

Stalin abolis NEP en 1928.

Vidu ankaŭ redakti