Puente Nuevo („Nova Ponto“) estas nomo de ponta konstruaĵo en urbo Arundo en andaluziaprovinco Malago, en suda Hispanio. La vojponto tra-arkas la riveron Gvadalevino, fluante en la 120 m profunda ravino La Tranĉo, dividante la malnovan urboparton (La Urbo) kaj la pli novan (El Mercadillo, La Bazareto).
La Nova Ponto estas ĉefa turisma allogaĵo de Arundo. Ĝi estis konstruata en la 18-a jarcento kiel ŝtona ponto kun tri pordaj arkoj. La arkitekto estis la hispana José Martín de Aldehuela (1729–1802). La konstrulaboroj daŭris de 1751 ĝis 1802. Ĝi estas unu el la tri pontoj super la ravino.