Nova juda tombejo de Erfurto

La Nova juda tombejo (germane: Neuer jüdischer Friedhof Erfurt) troviĝas rekte apud Turingio-halo ĉe la Steigerwald-arbaro sude de la urbokerno de Erfurto, Germanujo (Werner-Seelenbinder-Straße nr. 3).

Nova juda tombejo de Erfurto
juda tombejo [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoErfurto
- koordinatoj50° 57′ 26″ N, 11° 2′ 18″ O (mapo)50.957211.0383Koordinatoj: 50° 57′ 26″ N, 11° 2′ 18″ O (mapo)

Nova juda tombejo de Erfurto (Turingio)
Nova juda tombejo de Erfurto (Turingio)
DEC
Nova juda tombejo de Erfurto
Nova juda tombejo de Erfurto
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Nova juda tombejo de Erfurto
Vikimedia Komunejo:  Neuer Jüdischer Friedhof (Erfurt) [+]
vdr
Tabulo ĉe la enirejo.
La kadavrejo.
Malnova juda tombejo, Cyriak-strato.
Holokaŭsto-memorigilo.

Malnova tombejo redakti

La dum la 19-a jc grupiĝinta moderna juda komunumo estis enterigintaj la mortintojn sur la Malnova juda tombejo (germane: Alter jüdischer Friedhof) en la Cyriak-strato (aranĝita en 1811, sub la Citadelo Cyriaksburg; ankoraŭ pli malnova tombejo troviĝis sur la loko, kie estis la Grenejo de Erfurto.). Pro bezono je granda grundo (laŭ juda tradicio - diference al la kristana - la tomboj neniam foriĝis) kaj pro ĝenerala pligrandiĝo de la komunumo necesis serĉi novan areon. En la jaro 1951 la grundo estis (nevole) cedita al la urbo post la rekupero post la Dua mondmilito. Dum la 1960-aj jaroj konstruitis garaĝoj tie ĉi. Ekde 2007 staras denove tomboŝtonoj sur la eksa tombejo; la originalaj ŝtonoj estis formetitaj en la jaro 1944.

Je la serĉo de nova teritorio redakti

Propono fare de la urba administrado uzi parton de la (nun jam ne ekzistanta) Suda tombejo, estis pruvita - kaj rifuzita. Sude de la urbocentro oni anstataŭe trovis tre taŭgan teritorion en 1871. Tamen oni trafis neantaŭvideblajn protestojn de la najbaroj. Ili, membroj de la Bürgerschützenkorps (korpuso civitanarprotekta), oficiale plendis pri supozitaj damaĝoj por la sano pro apuda tombejo. Kialis verŝajne por tio ankaŭ ĝeneralaj kontraŭjudismaj sentoj, tiam ne malofta fenomeno en Erfurto. Finfine ekspertizo faritis, kiu pruvis la senbazitecon de tiaj strangaj timoj.

Malfermo redakti

La 10-an de septembro 1878 estis la solena inaŭguro, kie ĉeestis ankaŭ magistratano. Ĵus antaŭe mortis komunumano. Por ke oni povu entombigi la personon, oni anticipis la malferman ceremonion.

Ĉi tiu tombejo estas hodiaŭ la ununura aktiva en tuta Turingio.

Vidindaj aferoj redakti

Videblas tomboŝtonoj de la 19-a jc ĝis nun. En 1894 oni starigis kadavrodeponejon, kiu ekzistas ankoraŭ nun. Ties arĥiteko estis Hugo Hirsch, kiu realigis funkcian konstruaĵon en orientisma stilo kun elementoj novklasicismaj.

Tie ĉi fariĝas la rita lavo de la kadavroj, nomita "tahara". Oni verŝas plurfoje akvon sur la mortinton dume estas recitataj partoj de psalmoj kaj versoj el la Himno al la Karitato. Poste oni vestas la kadavron per blankaj tolaĵoj.

Antaŭ la kadavrejo estas memorigilo por la dum la holokaŭsto murditaj judoj de Erfurto. Menciindas ankaŭ kelkaj belegaj tomboŝtonoj faritaj de la fama artisto Hans Walther.

Eksteraj ligiloj redakti