Novaj versaĵoj

(Alidirektita el Novaj Versaĵoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Novaj Versaĵoj [1] [2] estas kolekto de poeziaĵoj de Miĥail Lermontov, tradukitaj en Esperanton el la rusa de Bela Manto (Boris Mirski). La libro estas eldonita en 1912 ĉe Presa Esperantista Societo (PES) en Parizo kaj ampleksas 92 paĝojn.

Novaj Versaĵoj
Aŭtoro Miĥail Lermontov
Eldonjaro 1912
Urbo Parizo
Eldoninto Presa Esperantista Societo
Paĝoj 92
vdr

Specimeno redakti

P R E Ĝ O
En vea malfacila hor’
Se premas sin anim’
Al Dio kun humila kor’
Mi pregas kun estim'
Sin trovas saniganta fort'
En sankta preĝ- al Di’
Kaj spiras en la kanta vort'
Mirinda harmoni'
Plu dubojn ne memoras mi,
Sopiro iras for’.
Kaj preĝas mi, kaj ploras mi
Kaj ĝojas, gojas kor’.

Recenzoj redakti

 
 La tradukinto ĉiam konservis la originalan ritmon. Precipe la traduko de Borodino estas admirinde bela. 
— Kozlowski, Ondo de Esperanto, 1912, p. 197
 
 La libro de Bela Manto estas vera modelo de bone aranĝita libro : en biografia antaŭparolo li skizas al ni la turmentatan vivon de Lermontov kaj per tiu ĉi vivo montras al ni la devenon de lia poezia genio.
Klarigaj notoj zorge redaktitaj faciligas al la leganto la ĝustan komprenon de ĉiuj aludaĵoj. 
— 1913, N. K., L. 1., paĝo 468; Historio de Esperanto I, paĝo 390
 
 Belaj ideoj, bonege tradukitaj de Bela Manto. La legado de tiuj versaĵo estas agrabla ĉar la stilo esperanta estas natura, neniel premita. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti