En astronomio, novao estas stelo, kies lumeco abrupte kreskas, povante ŝanĝi de 10 magnitudoj. Tiu plilumeco daŭras kelkajn tagojn, post kiuj la stelo revenas iom-post-iome al sia antaŭa brilo.

Arta desegno: Hidrogena atmosfero de ruga giganto altirite de blanka nano, formas diskon, antaŭ fali sur la nanan stelon kaj eksplodi

La unuaj astronomo kiuj observis tiajn stelojn, kredis vidi aperon de "Nova stelo" (latine: stella nova), de tio la radiko nova-.

Oni ne konfuzu novaon kun supernovao, kies procezo estas multe pli intensa kaj detruiva.

Meĥanismo redakti

Laŭ nuna hipotezo, nova okazas ĉe kelkobla stelo, kies unu komponanto estas blanka nano kaj la alia, iĝante ruĝa giganto, plenigas sian lobon de Roche.

Materio (ĉefe hidrogeno kaj heliumo) el la giganta stelo suferas altiron far de la blanka nano kaj, forminte akrecian diskon, "falas" sur la blankan stelon. Tie, premegata de la gravita forto de la nana stelo, tiu materio estigas nuklean fuzion kaj termonuklea eksplodo.

Oni taksas la energion de tia eksplodo al ĉirkaŭ 1038 al 1039 ĵuloj.

La eksplodo granrapide forpelas la diskon, kaj, manke de "brulaĵo" la termonuklea aktiveco rapide malkreskas.

Ripeta novao redakti

Tiu procezo povas ripetiĝi; ĝi koncernas nur malgradan parton de la stela maso (1023 al 1024 kg, kiam stelo kiel Suno havas mason de 1030 kg). Oni konas plurajn ripetajn novaojn, ekzemple RS Ophiuchi kiu ekbrilis en 1898, 1933, 1958, 1967, 1985 kaj 2006.

Referencoj redakti