Novgoroda provinco

Novgoroda provinco (ruse Новгородская область) estas regiono de Rusio en nord-okcidento de la Eŭropa parto de la lando, federacia subjekto de Rusio. La provinco estas parto de Nordokcidenta federacia regiono.

Subjekto de Rusia federacio
Novgoroda provinco
Новгородская область

Flago Blazono
provinco de Rusio
Administrado
Federacia regiono Nordokcidenta federacia regiono
Administra centro Velikij Novgorod
Guberniestro Andrey Nikitin

(ekde 13-a de februaro 2017)

Fondita 5-a de julio 1944
Demografio
Loĝantaro 634 111 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Oficiala lingvo rusa
Geografio
Areo 54 501 km²[2]
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Poŝtkodoj 173000—175500
Aŭtokodoj 53
OKATO 49
ISO 3166-2 RU-NGR
Retpaĝaro http://www.novreg.ru/
Situo en RuslandoIranTurkmenistanoĈinioKazaĥioUzbekioMongolioJapanioNorda KoreioĈinioNorvegioDanioGermanioSvedioUsonoFinnlandoKirgisistanoGeorgioTurkioArmenioAzerbajĝanoUkrainioPollandoLitovioLatvioEstonioBelarusioNorvegioSaĥalena provincoKamĉatka regionoJüdische Autonome OblastRegion PrimorjeRegion ChabarowskTuwaĤakasioKemerowa provincoAltajoRegiono AltajNovosibirska provincoOmska provincoTjumena provincoTomska provincoBurjatioRegiono TransbaikalioAmura provincoMagadana provincoAutonomer Kreis der TschuktschenIrkutska provincoJakutioRegiono KrasnojarskAutonomer Kreis der Jamal-NenzenAutonomer Kreis der Chanten und Mansen/JugraSverdlovska provincoĈeljabinska provincoKurgana provincoOrenburga provincoAutonomer Kreis der NenzenKomiioBaŝkirioRegion PermVologda provincoKarelioMurmanska provincoArĥangelska provincoKaliningrada provincoSankt-PeterburgoLeningrada provincoTatarioUdmurtioKirova provincoKostroma provincoSamara provincoPskova provincoTverja provincoNovgoroda provincoJaroslavla provincoSmolenska provincoMoskvoMoskva provincoVladimira provincoIvanova provincoMariioĈuvaŝioMordvioPenza provincoNiĵnij-Novgoroda provincoUljanowska provincoSaratova provincoBrjanska provincoKaluga provincoTula provincoRjazana provincoOrjola provincoLipecka provincoVoroneĵa provincoBelgoroda provincoKurska provincoTambova provincoVolgograda provincoRostova provincoAstraĥana provincoKalmukioDagestanoAdigeioKrasnodara regionoKaraĉajio-ĈerkesioKabardio-BalkarioStavropola regionoNord-Ossetio-AlanioInguŝioĈeĉenio
Situo en Ruslando
vdr
58.1533

En la regiono, iama centro de la antikva Novgoroda ŝtato konserviĝis multaj specimenoj de la antikva rusa arkitekturo kaj aliaj historiaĵoj.

Geografio redakti

 
La lago Ostrovenskoje en la distrikto Moŝenskoj de la provinco
 

La Novgoroda provinco etendiĝas de la okcidento al la oriento je 385 km, de la nordo suden — 278 km. Ĝi okcidente kaj sud-okcidente havas limon kun Pskova provinco, sude kaj sud-oriente — kun Tverja provinco, norde kaj nord-okcidente — kun Leningrada provinco, kaj nord-oriente — kun Vologda provinco.

La plej granda parto de la provinco estas malalta ebenaĵo, en kies centro situas la lago Ilmenj (la plej granda lago en la provinco). En la lago enfluas 52 riveroj, la plej grandaj el ili estas Msta, Ŝelonj, Lovatj kaj Pola; elfluas unu rivero — Volĥov, ĉe tiu ĉi rivero apud Ilmenj situas la ĉefurbo de provinco — Velikij Novgorod. La plej gravaj alfluantoj de Volĥov estas: dekstraj — Viŝera, Oskuja, Pĉjovĵa, maldekstraj — Kerestj, Tigoda. La rivero Luga elfluas en tiu provinco kaj poste trairas al la Leningrada provinco.

Sud-oriente de la Novgoroda provinco lokiĝas la Valdaja Altaĵo, kiu estas parto de la ĉefa akvodislimo de Orienteŭropa ebenaĵo: ĝiaj okcidentaj deklivoj apartenas al la baseno de la Balta maro, kaj orientaj — al la baseno de la Kaspio. Ĉi tiu parto de la provinco havas multon da lagoj, la plej grandaj estas: Valdajskoje (la plej profunda en la provinco) kaj Seliger (en provinco situas nur negranda parto de tiu lago). Ankaŭ tie troviĝas Uĵin (oni ofte rigardas la lagon Uĵin (ruse Ужин) kiel parto de la lago Valdajskoe), Meglino, Veljo kaj aliaj lagoj.

La Novgoroda provinco kuŝas en arbara zono. Arbaroj kovras pli ol 60 % de la provinco. Sud-oriente de la provinco situas la nacia parko Valdajskij, en ĝi troviĝas multaj lagoj. Sud-okcidente situas la naturrezervejo Rdejskij, kiu kunmetiĝas kun la najbara naturrezervejo en la Pskova provinco.[3]

Historio redakti

Tradicie oni opinias ke aborigena loĝantaro de ĉi tiu teritorio estis finnaj triboj, post kiuj restis multaj nomoj de riveroj kaj lagoj (ekzistas tamen opinio, ke ne ĉiuj toponimoj finnaj estas el la antaŭslava periodo[4]). En la 6-a jarcento tien alvenis triboj de slavoj-kriviĉoj, kaj en la 8-a jarcento alvenis plia slava tribo, kiu nomiĝis slovenoj.

Laŭ la Komenca kroniko, en la 862-a ĉi tien slavaj kaj finaj triboj alvokis varengon Rurikon kaj multajn aliajn varengojn, kies tribo nomiĝis “rus”, por Ruriko kaj du liaj fratoj estu dukoj. La urbo de Ruriko estis en nuna Novgorodo aŭ apude, ĉi tie fondiĝis la Rurikida dinastio kaj unuigita rusa ŝtato, kies centro baldaŭ translokiĝis al Kievo.[5] Tamen Novgorodo restis grava centro en Kieva regno.

En la jaro 1134 la novgoroda duko fuĝis de batalkampo kaj en la 1136 urbanoj forpelis lin. Novgorodo fakte fariĝis sendependa respubliko.

En la jaro 1478 Grandprinclando Moskvo aneksis Novgorodon. Sed ene de Moskva ŝtato eksa Novgoroda respubliko konservis sian administran dividon ĝis 1708.

Poste teritorioj de la nuna Novgoroda provinco apartenis al diversaj gubernioj kaj provincoj. La Novgoroda provinco aperis en la 5-a de julio 1944.

Loĝantaro redakti

La Novgoroda provinco havas 606 305 loĝantojn (2018)[6]. Loĝdenso estas 11,12 loĝ./km2 (2018). 71,54% estas urbanoj[7] (2017).

Dum 2010 en la provinco naskiĝis 7203 homoj, mortis 12 751 homoj, do la loĝantaro malkreskis je 12 751 homoj. La aldono pro enmigrado estis 387 homoj.

Administra divido redakti

 
Distriktoj de la Novgoroda provinco

La Novgoroda provinco laŭ sia statuto konsistas el 21 distriktoj kaj la urbo Velikij Novgorod.

Nomo Flago Blazono Areo,
km2
Loĝantaro,
homoj
(2017[7])
Administra
centro
1 Bateckij     1591,79 5428 setlejo Bateckij
2 Boroviĉeskij     3137,90 65116 urbo Boroviĉi
3 Valdajskij     2701,63 23776 urbo Valdaj
4 Volotovskij     995,10 4906 setlejo Volot
5 Demjanskij     3198,94 10760 urbotipa loĝloko Demjansk
6 Kresteckij     2790,63 12109 urbotipa loĝloko Krestci
7 Lubitinskij     4486,24 8857 urbotipa loĝloko Lubitino
8 Maloviŝerskij     3280,98 15217 urbo Malaja Viŝera
9 Marjovskij   1818,70 4315 vilaĝo Marjovo
10 Moŝenskoj     2568,28 6421 vilaĝo Moŝenskoje
11 Novgorodskij     4596,36 63413 urbo Velikij Novgorod[8]
12 Okulovskij   2520,81 21908 urbo Okulovka
13 Parfinskij   1591,12 13019 urbotipa loĝloko Parfino
14 Pestovskij   2110,44 20683 urbo Pestovo
15 Poddorskij     2954,02 4040 vilaĝo Poddorje
16 Soleckij     1422,91 13951 urbo Solci
17 Starorusskij   3111,36 43469 urbo Staraja Russa
18 Ĥvojnickij     3186,06 14697 urbotipa loĝloko Ĥvojnaja
19 Ĥolmskij   2178,69 5384 urbo Ĥolm
20 Ĉudovskij     2331,80 20901 urbo Ĉudovo
21 Ŝimskij   1836,76 11558 loĝloko Ŝimsk
u. Velikij Novgorod     90,08 222594 urbo Velikij Novgorod

En la provinco situas 10 urboj: Velikij Novgorod, Boroviĉi, Staraja Russa, Valdaj, Malaja Viŝera, Okulovka, Pestovo, Solci, Ĥolm, Ĉudovo kaj pli ol 110 aliaj loĝlokoj.

Ekonomiko redakti

Industrio redakti

En la 2014 industrio donis 40% de MNP de la provinco. La plej gravaj entreprenoj estas kemia fabriko en Velikij Novgorod, kiu produktas plejparte mineralajn sterkojn, metalurgia uzino same en la sama urbo, kiu produktas kupron, kaj fabriko de fajrorezistaj materialoj en la urbo Boroviĉi.[9] La tuta industria produkto estas malpli ol 1% te tiu de la tuta Rusio.

Agrikulturo redakti

La ĉefa fako de agrikulturo en la provinco estas brutbredado por produkti viandon kaj lakton. En la 2011 ĉirkaŭ 90% de farmantoj havis bovinojn, kaj 79% de la tuta agrikultura produktado de la provinco estas viando, lakto kaj ovoj. Ankaŭ oni bredas porkojn, kulturas grenon kaj terpomojn.[9]

Notoj redakti

  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Ĉislennostj i razmeŝĉenie naselenija (rezulto de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
  3. «География Новгородской области» Серова В. Н. и др. Лениздат 1988 г.
  4. Malnoveŭropa gidronimaro ĉe Ilmen (PDF, ruse)
  5. La Komenca kroniko, tradukita al la nuntempa rusa lingvo fare de Dmitrij Liĥaĉov. Serĉu la jaron 6370 (862).
  6. Предварительная оценка численности постоянного населения на 1 января 2018 года и в среднем за 2017 год Arkivigite je 2018-06-15 per la retarkivo Wayback Machine.
  7. 7,0 7,1 Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2017 года Arkivigite je 2017-07-31 per la retarkivo Wayback Machine.
  8. Sed la urbo Velikij Novgorod ne apartenas al la distrikto Novgorodskij
  9. 9,0 9,1 Estas tradukite el la angla Vikipedio.