Novi Kozarci, serbe Нови Козарци, hungare Torontáltószeg estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Kikinda.

Novi Kozarci troviĝas en (verda) Municipo Kikinda en Serbio
Mapo pri municipo Kikinda
Malnova domo en Novi Kozarci
Nova ortodoksa preĝejo de Novi Kozarci
Centra parko de Novi Kozarci

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Novi Kozarci situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, laŭ la rumana landlimo (kontraŭe Jimbolia troviĝas).

Historio redakti

Dum la mezepoko vilaĝo Tószeg etendiĝis en tiu loko. Ĝi senhomiĝis dum la turka dominado. En la 18-a jarcento oni profitis la lokon paŝtejo. Germanoj refondis la vilaĝon en 1770, kiun ili nomis Mastrot. Baldaŭe formiĝis 2 apartaj vilaĝoj: Mastrot (hungare Kistószeg) kaj Nagytószeg (germane Haufeld). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. Post la 2-a mondmilito la germanoj malaperis, dume alvenis bosnoj. En 1947 ambaŭ vilaĝoj unuiĝis. En 2002 loĝis en Novi Kozarci 2277 homoj, (2122 serboj (93 %), 61 ciganoj, 28 jugoslavianoj, 11 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Mastrot naskiĝis ŝvaba-hungara teologo Antal Schütz.

Vidu ankaŭ redakti

 
Iama loko de katolika preĝejo en Novi Kozarci