Novi Sad

urbo en Serbio

Novisado[1] (kroate Novi Sad, serbe kaj rutene Нови Сад, hungare Újvidék, slovake Nový Sad, germane Neusatz) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, ĉefurbo de la provinco aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka (Južnobački Okrug). La nomo signifas nova ĝardeno. Ankoraŭ 1 urbo, 9 vilaĝoj kaj 5 suburboj apartenas al la municipo.

Novi Sad
Fotomontaĵo
urbo de Serbio • urbego • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 21000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 380 000  (2020) [+]
Loĝdenso 3 578 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 16′ N, 19° 50′ O (mapo)45.26444444444419.831666666667Koordinatoj: 45° 16′ N, 19° 50′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 106,2 km² (10 620 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Novi Sad (Vojvodino)
Novi Sad (Vojvodino)
DEC
Novi Sad
Novi Sad
Situo de Novi Sad
Novi Sad (Serbio)
Novi Sad (Serbio)
DEC
Novi Sad
Novi Sad
Situo de Novi Sad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Novi Sad [+]
vdr
Panorama de Novi Sad
Panorama de Novi Sad
Novi Sad situas en la verda municipo
Ĉefplaco de Novi Sad
Kulturdomo de Novi Sad

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, ĉe kunfluejo de kanalo Danubo-Danubo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Beogrado. Kontraŭe situas Petrovaradin.

Historio redakti

Romianoj fondis urbon Cusom, poste avaroj, poste hungaroj ekde 895 vivis tie. Antaŭ la turkoj estis tie malgranda abateja bieno. Serboj servantaj la turkojn fondis la komunumon en 1694, kiu urbiĝis en 1748. Post la turkoj alvenis homoj el diversaj reginoj de Habsburga Imperio. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon. Fine Novi Sad apartenis al SHS. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis. En 1942 jugoslaviaj partizanoj (tiutempe nelegalaj laŭ la milita juro) suferigis la loĝantaron. Sekve la hungara armeo faris tuturban razion, pli, ol mil homoj estis murditaj. Hungario enkarcerigis estrojn de la raziuloj. En 1944 Jugoslavio reokupis la regionon, partizanoj alvenis la unua, kiuj venĝis la razion. En la tuta regiono resume 40000 da hungaroj malaperis, oni rememoras pri nemarkitaj tomboj. La tuta germaneco estis deportita.

Dum la socialismo la urbo havis plurlingvan radiostacion. La hungarlingva dissendo estis aŭdata ankaŭ en Hungario pro la malsamaj kaj interesaj programoj.

En 1988 okazis jogurtorevolucio, ĉar oni ĵetis jogurtojn al la politikistoj. En 1999 NATO bombardis la urbon, la pontoj detruiĝis. Nun en Serbio ĉi tiu urbo estas la dua plej granda, loĝantaj serboj, kroatoj, hungaroj, slovakoj, germanoj kaj rutenoj.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Esperanto en Novi Sad redakti

Tie ekloĝis Miĥail Solovjev en 1926, kaj tie okazis kongreso de SAT en 1969.

Vojvodina Esperanto-Ligo (serbe per latina alfabeto Savez za esperanto Vojvodine respektive cirile Савез за есперанто Војводине) estis Esperanto-asocio, kiu en 1954 ekfunkciis en la aŭtonoma regiono Vojvodino de la tiutempa Federacia Popola Respubliko Jugoslavio kaj havis sian sidejon en Novi Sad.

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

  1. Fonto: PIV

Vidu ankaŭ redakti