Novopavlovsk

urbo en Rusio

Novopavlovsk (ruse Новопавловск) estas urbo en Stavropola regiono de Rusio, 268 kilometrojn sud-oriente de Stavropol. Fondita en 1777 kiel fortikaĵo de rusia armeo, nun ĝi estas centro de grava agrikultura distrikto (Kirova distrikto). Urbo ekde 1981.

Novopavlovsk
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 357300–357303
Demografio
Loĝantaro 26 106  (2019) [+]
Loĝdenso 1 374 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 58′ N, 43° 38′ O (mapo)43.96361111111143.639444444444Koordinatoj: 43° 58′ N, 43° 38′ O (mapo) [+]
Alto 330 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Novopavlovsk (Rusio)
Novopavlovsk (Rusio)
DEC
Novopavlovsk
Novopavlovsk
Situo de Novopavlovsk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Novopavlovsk [+]
vdr

La urbo estas apud Norda Kaŭkazo ĉe rivero Kura (Кура).

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Pavlovskaja (Павловская);
  • Novopavlovskaja (Новопавловская) ĝis 1981.

La nomo venas de la nomo de Sankta Paŭlo, kiu estas konsiderata ĉiela protektanto de la urbo.

Loĝantaro redakti

Loĝantaro: 23,2 mil (2001). Ĉefe etnaj rusoj (kozakoj).

Novopavlovsk signife kreskas, en 1979 ĝia loĝantaro estis nur 13,5 mil.

Industrio, transportado kaj komunikado redakti

Industrio estas ĉefe prilaboro de agrikulturaĵoj, ankaŭ plasta kaj glasa fabrikoj.

Grava fervoja stacio (nomiĝas Apollonskaja (Аполлонская), ne koincidante kun la nomo de la urbo) sur la linio Rostov-na-DonuBaku.

La interurba telefona kodo estas 86538, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).


Eksteraj ligiloj redakti

  • Ortodoksa Novopavlovsk (informriĉa paĝaro pri ortodoksa vivo de Novopavlovsk, enhavas ankaŭ aliajn informojn; ruslingva)