Novtajpeo (新北市, laŭvorte "Nova norda urbo", angleNew Taipei City) estas milionurbo en Tajvano, iam nomita "Tajpea distrikto", estas nun la plej granda urbo de Tajvano. Ĝi tute ĉirkaŭas la ĉefurbon Tajpeon kaj administras 29 distriktojn.
Novtajpeo
Fotomontaĵo
speciala municipo de Respubliko Ĉinio • urbo • plej granda urbo • sateliturbo
La nova urbo fondiĝis en 2010. Pli frue urbo Ŝjinbei kaj ankaŭ aliaj komunumoj etendiĝis en tiu loko. Ili ĉiuj unuiĝis, tiel kreiĝis la urbego. Komence la loknomo estus estinta Ŝjinbei, sed pro la latinlingva transkribo-problemoj oni elektis Novtajpeon.