Nowa Wioska (distrikto Racibórz)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nowa Wioska

Nowa Wioska (ĉeĥe Nová Vioska, germane Neudörfel) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice).

Nowa Wioska
germane: Neudörfel, ĉeĥe: Nová Vioska
vilaĝo
Oficiala nomo: Nowa Wioska
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo)
Historiaj regionoj Silezio, Prusio, Tria regno
Situo Nowa Wioska
 - koordinatoj 49° 58′ 26″ N 18° 14′ 54″ O / 49.97389 °N, 18.24833 °O / 49.97389; 18.24833 (mapo)
Loĝantaro 343 (2008)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SRC
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco

Nowa Wioska situas ĉe limo al Ĉeĥio kaj la vilaĝo estas la plej malgranda vilaĝo de la komunumo. En la pasinteco ĝi kreis memstaran vilaĝeton, apartenanta al Owsiszcze kaj ĝia nomo estis Owsiszcze II. Surbaze de administra reformo el la jaro 1976 ĝi akiris statuton de memstara vilaĝo kaj tiam ĝi ricevis sian nunan nomon.

La vilaĝo estiĝis en la 14-a jarcento kaj ĝi estis fondita ekskluzive por familioj de laboruloj de sinjoruja posedaĵo. Tiam reganta princo transdonis al ĉiu el ili ĉirkaŭ kvar hektarojn da grundo. Ĝis hodiaŭ dominas en la vilaĝo ĝuste tiuj ĉi malgrandaj mastrumaĵoj, eĉ kiam ĉi tie vivas multe pli da familioj antaŭ ol jarcentoj. Rilate al la proksimeco de la ŝtatlimo estas ĉi tie rimarkebla influo de moravia lingvo kaj la loĝantoj de tiu ĉi vilaĝo parolas per speciala miksaĵo de silezia kaj moravia dialekto. Ĝis Nowa Wioska kondukas bela tilia aleo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.