Nowy Dwór Gdański

urbo en nuntempa Pollando

Nowy Dwór Gdański (kaŝube: Nowi Dwór; germane: Tiegenhof) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Nowy Dwór Gdański en distrikto Nowodworski (Pomorski). Tra la urbo trafluas la rivero Tuga aŭ Tuja (vidu la apudan foton).

Nowy Dwór Gdański

Blazono

Blazono
urbo
Nowy Dwór Gdański (Pollando)
Nowy Dwór Gdański (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Nowego Dworu Gdańskiego
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto Distrikto Nowodworski (Pomorski)
Komunumo Komunumo Nowy Dwór Gdański
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 54° 13′ N, 19° 7′ O (mapo)54.21666666666719.116666666667Koordinatoj: 54° 13′ N, 19° 7′ O (mapo)
Areo 5,06 km²
Loĝantaro 9997 (en 2004)
Loĝdenso 1 975,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 82-100
Telefona antaŭkodo 55
Aŭtokodo GND
TERYT 6222910024
Estro Jacek Wojciech Michalski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Wejhera 3
Poŝtkodo de estraro 82-100
Telefono de estraro 55 247-24-01
Fakso de estraro 55 247-24-01
Ĝemelaj urboj (Germanio) Hennef
(Rusio) Svetlij
Komunuma retejo http://www.miastonowydwor.pl/
vdr
La historiaj domoj ĉe la strato Sikorski
La ventmuelejo por sekigi polderojn
La historiaj regionoj en la iama Prusio
La dokumento de Prusia Konfederacio kiu oferas enkorporigon de la teŭtona Prusio al Krono de la Regno de Pollando, 1454, (Pola Centra Arkivo de Historiaj Dokumentoj), la gvidanto de la Prusa Konfederacio estis Jan Bażyński kiu naskiĝis en Tolkmicko
La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro
Mapo de 1576 de Prusio fare de Caspar Henneberg: Reĝa Prusio (sen suda Pomerio) aperas blanke, Duka Prusio palflave
Teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • La Respubliko de Ambaŭ Nacioj post la dispartigoj de Pollando-Litovio
    Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj, kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro, ankaŭ tuŝis la urbeton Tolkmicko
    Perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo
  •  Administrita de Ligo de nacioj
  •  Donita al najbaraj landoj
  •  Restis ĉe Germanio
  • Orienta Prusio en la jaroj 1923-1939.
    Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
    La strato Dworcowa (Stacidoma), vintre
    La paroĥa preĝejo de la Transfiguriĝo, novgotika, el la jaro 1851
    La paroĥa preĝejo de la Transfiguriĝo, novgotika, el la jaro 1851
    La paroĥa preĝejo de Senmakula Koro de Maria
    La historiaj domoj ĉe la strato Sikorski
    La rivero Tuga Tuja
    La akvoturo
    La iama bierfabriko en Nowy Dwór Gdański
    La vojo al la urbo kun ĝia nomo

    Historio redakti

    Prehistorio de la ĉirkaŭaĵo de Nowy Dwór Gdański redakti

    La tereno de la nuna urbo Nowy Dwór Gdański ponad antaŭ 8 mil jaroj estis la parto de Vistula Laguno. Dum la jarcentoj la aluvioj de Vistulo kaj de aliaj riveretoj kaj la agado de la homoj , la tereno fariĝis seka lando (parte eĉ polderoj). La plej fruaj ŝpuroj de la homoj estas de la 2500 ĝis 1700 jaroj a.K. sur la tereno de la nuna urbo kaj ĉirkaŭaĵo kaj tiam esti la portemoa setlado, ligita kun la fiŝkaptado kaj akirado de la sukceno. Pruvas tion la arkeoligiaj trovaĵoj el kelkaj lokoj el tiu tereno. Pasis multe da jaroj en la procedo de la apero de seka lando (aluvio) kiam homo ekkomencis aktive en tiu procedo, kreante la sekigantajn ilojn kaj aĵoj kiel kanaloj kaj digoj kaj forprni la akvon de polderoj kaj depresioj helpis jam en mezepoko la ventmuelejoj (vidu la apudan foton). Ĉar la terenoj estas depresiaj kaj estis danĝero je inundo tial estis malmulta denseco de la loĝantaro. Nur en la 13a jc ekkomencis la sekigado de la terenoj fare de slavoj kaj praprusoj kaj poste de Teŭtona Ordeno alvenadis tien la germanoj kaj aliaj koloniuloj de la okcidenta Eŭropo.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Historio de Nowy Dwór Gdański de la 13-a jc ĝis la 18-a jc redakti

    La tereno de la nuna urbo dum la frua Mezepoko apartenis al la Pomeria Princlando. Dum la jaroj 1282-1466 al la Teŭtona Ordeno. Post la okupado de Gdansko fare de teŭtonoj ekkomenci la periodo de la teknik-ekonomia disvolvo kaj la vasta koloniado de tiuj terenoj. Oni konstruis la digojn ĉe la riveroj Vistulo kaj Nogat kaj la polderigo de la depresiaj terenoj. Aperis tiam la akva leĝaro por tiuj ternoj. Laŭ la paca traktato de Toruno de la jaro 1466 la Vistula Baslando kun Gdanska Pomerio estis enkorporigitaj al la de la Krono de la Regno de Pollando kadre de Reĝa Prusio (vidu la apudan mapon). La terenon de la hodiaŭa urbo luis la familio Falkenberg, poste enestis en la manoj de la familio Loitz. En la jaro 1548 Michael Loitz translokiĝis la sidejon de sia familio de Gdansko al la Vistula Baslando kaj li konstruis ĉe la rivero Tuga unue la kortegon poste rekonstruis ĝin en la kastelon - kio komencis la konstruon de la nuna urbo. La disvolvon rompis la inundoj, tamen oni iom post iom scipovis la batali kontraŭ la inundoj. Plimulte da malfeliĉo alportis la milito kun Svedio dum la 17a jc. En la Sepjara milito (1756-1763) batalis je unu flanko Britio kaj Prusio kaj je la alia Aŭstrio, Francio, Rusio - do ĉiuj eŭropaj grandaj potencoj de la epoko. Fakte dum tiu Sepjara milito Pollando estis neŭtrala, tamen tra pola teritorio tramarŝis la rusa armeo kaj okazis rabado de de polaj terenoj fare de rusoj kaj svedoj. En la jaro 1772, okazis la unua dispartigo de Pollando fare de imperioj de Prusio, Rusio kaj Aŭstrio kaj la terenoj eniris al la Prusio (vidu la apudan mapon). La kastelon kun la apudaj konstruaĵoj imperiestro de Prusio Frederiko la 2-a transdonis al la lokaj luteranoj kaj en unu el la salonoj oni kreis la evangelian kapelon (1784).

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Historio de Nowy Dwór Gdański de la 19-a jc ĝis la 20-a jc redakti

    Post la malbona por la regiono la periodo de la Napoleonaj militoj (1807-1813), kiam sur la Vistula Baslando estis la francia armeo, en la 19-a kaj 20-a jarcentoj la regiono ekkomencis rapide disvolviĝi. Danke alti jam en la jaro 1824 oni translokiĝis de la proksima Nowy Staw la prusian Reĝan Juĝon (Tribunalon) kaj en la jaro 1859 la Nowy Dwór Gdanski ricevis la nomon de la komerca setlejo. La plej grava estis la ricevo de la urborajtoj ricevitaj de la prusia imperiestro Vilhelmo la 1-a en la jaro 1880. Tiam en la urbo estis bierfabrikoj, linoteksejoj, tabak-fabriko, tanejo, sapofabriko kaj sukerfabriko. En la jaro 1886 la urbeto ricevis la fervojan ligon kun Szymankowo, kaj de tie ligon kun Berlino kaj Kenigsbergo. Post la Unua Mondmilito dum la Traktato de Versajlo la 10-an de januaro 1920 Nowy Dwór Gdański eniri la limojn de Libera Urbo Dancigo (vidu la apudan mapon) kaj ekestis en la Libera urbo Dancigo la sidejo de la distrikto la Granda Vistula Baslando. En la urbeto oni malfermis la doganejon kiu kontrolis la lomon kun Orienta Prusio. Same en la Libera Urbo Dancigo estis en la pola administracio ankaŭ la fervojo. Dum la Dua Mondmilito ŝajne tie normala vivo, tamen de la mallarĝ-fervoja stacio startis la transportoj al la germana ekstermejo (koncentrejo) Stutthof. la 11an de marto 1945 la urbon kaptis la Ruĝa Armeo kaj poste transdonis ĝin al polaj aŭtoritatoj. La aŭtoktonoj (germanoj) devis laŭ decidoj de Potsdama konferenco forlasi la urbeton kaj la regionon. Anstataŭis ilin la polaj setlantoj de diversaj partoj de Pollando.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Bibliografio:

    Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski, Filip Sulimierski (1886): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, (Geografia leksikono de Krono de la Regno de Pollando), eld. de Filip Sulimierski kaj Władysław Walewski, Varsovio.

    Johann Friedrich Goldbeck (1789): Volständige Topographie des Königreichs Preussen: welcher die Topographie von West-Preussen enthält, Teil 2,West-Preuss. Kantersche Hofbuchdruckerei, Marienwerder.

    Wespazjan Kochowski, Edward Raczyński (1840): Historya panowania Jana Kazimierza, tom 1,Nakładem Kamieńskiego i Spółki, Poznań.

    Marek Opitz, Grzegorz Gola (2001): Tiegenhof-Nowy Dwór Gdański, Żuławy Wiślane, Nowy Dwór Gdański.

    August Eduard Preuß (1835): Preußische Landes und Volkskunde oder Beschreibung von Preußen. Ein Handbuch für die Volksschullehrer der Provinz Preußen, so wie für alle Freunde des Vaterlandes, Gebrüder Bornträger, Königsberg.

    Alfred Steiniger (1987): Geschichte der Ökonomie Tiegenhof. Eine siedlungsgeschichtliche Untersuchung, Paul Rosenberg, Schwentine.

    Partnerurboj kaj partnerkomunumoj redakti