Nueno [NŬEno] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Nueno
loĝloko • municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22193
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 574  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 0° 26′ U (mapo)42.267777777778-0.43805555555556Koordinatoj: 42° 16′ N, 0° 26′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 147,239568 km² (1 472 3.9 568 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nueno (Provinco Ŭesko)
Nueno (Provinco Ŭesko)
DEC
Nueno
Nueno
Situo de Nueno
Nueno (Hispanio)
Nueno (Hispanio)
DEC
Nueno
Nueno
Situo de Nueno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nueno [+]
vdr

Geografio redakti

 
Rivero Isuela ĉe Nueno.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Isuela kaj ĉe la montaroj Sierra de Gratal, Sierra del Águila, Sierra de Belarre, Sierra de la Gabardiella kaj Sierra de Guara. La plej altaj pintoj de la municipa teritorio estas Guara (2078 m), Punta de Vallemona (1867 m), Gabardiella (1696 m) kaj Pico del Águila (1623 m).

Parto de la municipa teritorio estas okupita de la Natura Parko Sierra y los Cañones de Guara. La altitudo gamas inter 2078 m (Pico Guara) kaj 600 m borde de la rivero Flumen. La loĝloko Nueno mem (726 msm) estas je 15 km nordokcidente de Huesca; laŭ la ŝoseo A-23 ĝi estas komunikata kun Sabiñánigo norde kaj kun Ŭesko sude.

Ene de la municipo Arguis estas ankaŭ la loĝlokoj Arascués, Sabayés, Santa Eulalia de la Peña, Belsué, Nocito kaj la senhomejoj Santa María de Belsué kaj Lúsera.

Nordokcidente: Arguis Norde: Caldearenas kaj Sabiñánigo Nordoriente: Sabiñánigo
Okcidente: La Sotonera   Oriente: Bierge
Sudokcidente: La Sotonera Sude: Banastás, Igriés kaj Huesca Sudoriente: Loporzano kaj Casbas de Huesca

En la ĉirkauaĵo estas impresaj naturaj lokoj kiel la ravinoj nomitaj Salto de Roldán kaj Gorgas de San Julián, la montaroj Sierra de Guara kaj Sierra del Águila, la monto Pico de Gratal, la rivero Isuela ktp.

Historio redakti

 
La preĝejo kun mudeĥara sonorilturo.

La loknomo Nueno derivatas de la latina nonus (naŭa) rilata al ŝoseo de Romia Imperio ĉe kiu ĝi okupis lokon per gastejo survoje al Ŭesko el Pireneoj, same kiel aliaj similaj loĝlokoj, nome la monaĥejo de San Pedro de Séptimo (sepa) kaj Villas de Sexto (sesa). Tiuj ordonumeroj markis mejlojn.

Probable dum la islama epoko la gastejo estis anstataŭita per kastelo, kiu estis plifortigita post la konkeero fare de aragonanoj kaj apudigita de preĝejeto. El tiu restas tro eroziita kapitelo enmetita en la norda muro.

En la procezo de reloĝado en la 12-a jarcento, Nueno iĝis loĝloko kun minoritato de kristanoj kaj majoritato de mudeĥaroj. Tial ĝi estis registrita nur en la 14-a jarcento kiel paroĥejo dependa de Arguis. En la 16-a jarcento la loko apartenis al Hugo de Urriés. La konverto de mudeĥaroj en moriskoj devigis la ampleksigon de la romanika preĝejo en la 16-a jarcento, profitante kelkajn dependaĵojn de la kastelo, kiel turo sur kiu oni konstruis sonorilturon el briko de mudehara stilo, kaj la preĝejo estis finita en la 17-a jarcento. Dum la Mezepoko, la iama romia ŝoseo estis uzita por la reto de transmigra brutobredado inter la Valo de Ebro kaj la Pireneoj. Foje oni indikas, ke Nueno estas unu el la plej nordaj lokoj de islama dominado, foje observeble per la tegoloj el argilo, foje nomitaj arabaj. Dume norde de Nueno, en direkto al Pireneoj, tegmentoj estas ŝirmitaj per ebenaj tegoloj el ardezo tipaj de la montaro.

 
La preĝejo de Sankta Johano en Nocito.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Nueno: oni malaltiĝis el 435 loĝantoj en 1910 ĝis 138 en 1970 kaj poste oni plialtiĝis ĝis nunaj 584 loĝantoj (2022) pro aligo de Arascués, Nocito kaj Sabayés.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, ruinoj de alia ermitejo, kastelo de Ordás, muelejo, azudo kaj ekstere montaraj naturaj lokoj. Venas vizitantoj por fiŝkaptado, montogrimpado, ciklismo, motociklismo, naturaj sportoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti