Nueva Vizcaya (Nova Hispanio)

Nueva Vizcaya estis la unua provinco de Nova Hispanio, kiu estis esplorita kaj koloniigita de la hispanoj. Ĝi situis en hodiaŭa norda Meksiko.

La hispana esplorado de tiu regiono komencis en 1531, per la ekspedicio estrita de Nuño Beltrán de Guzmán. Li nomis la areon "Nueva Galicia" (laŭ sia naskiĝregiono), kvankam tiu nomo estis poste atribuita al alia regiono, tio estas la kolonia intendente de Gvadalaharo. Nueva Vizcaya origine entenis la hispanan teritorion norde de Zacatecas. La teritorio de la provinco finfine kongruis kun la plej granda parto de la hodiaŭaj meksikaj ŝtatoj Chihuahua kaj Durango, kaj cetere kaj nedaŭre kun partoj de la ŝtatoj Sinaloa, Sonora kaj Coahuila.

Vidu ankaŭ redakti