Nuklea elektrejo Temelín

Nuklea elektrejo Temelín (NE Temelín, NETE) estas nuklea elektrejo situanta en la Sudbohemia regiono de Ĉeĥio, proksime de la urbo Týn nad Vltavou ĉe vilaĝo Temelín en lokoj, kie antaŭe troviĝis vilaĝo Temelínec. Fridigturoj de la elektrejo kreas ankaŭ dominaĵon de la tuta ĉirkaŭaĵo kaj ili estas videblaj el distanco de 30 km, vaporo super ili ĝis distanco 70 km.

NETE vintre

Eksterlande - precipe en senpere najbaranta Aŭstrio kaj Bavario - kaŭzis konstruado de NE Temelín timojn kunigitaj kun superstiĉoj aŭ malkonfido rilate al teknologioj evoluintaj en landoj de la eksa soveta bloko kaj al nuklea energetiko kiel tia.

Sekco tra la konstruaĵo
En la maldekstra parto estas reaktora ĉambrego, en la dekstra turbogeneratoro

Historio redakti

La nuklea elektrejo Temelín estis planita ankoraŭ dum socialisma Ĉeĥoslovakio kiel unu el ĉefaj konstruaĵoj de la energia sistemo de la eksa KREH. La konstruado de la elektrejo estis aprobita en la jaro 1980 kaj oni komencis la konstruadon en 1987. Post 1989 la konstruado komenciĝis karakterize plilongiĝi. Precipe el Aŭstrio aŭdiĝis fortaj protestoj kontraŭ finkonstruo de la elektrejo kaj en amasaj sciigrimedoj kontraŭuloj de la nuklea energetiko krom alia dubigis ties sekurecon. Male favoruloj atentigis tion, ke fabrikado de energio el kerno estas pli ekologia (precipe kompare kun ekologie difektitaj partoj de norda Bohemio). Oni komencis relabori projektojn kaj la devena (soveta, resp. rusa) direktiga kaj kontrola sistemoj estis anstataŭigita per nova (laŭ projekto de usona kompanio Westinghouse).

Samtempe ne estis pro sociaj ŝanĝoj klare, kia estos energia konsumo de la ŝtato post pereo aŭ restrukturaligo, vico da entreprenoj de energie pretendema peza industrio. En 1993 estis fine aprobita finkonstruo de la unua kaj la dua blokoj el origine kvar planataj (sed konstrulaboroj en la tria kaj la kvara blokoj estis interrompitaj jam pli baldaŭ). La tria kaj la kvara blokoj estis enkonservumitaj en amplekso de komplete finitaj terlaboroj sur fundamenta linio.

Bruligsubstanco por la unua bloko estis enveturigita en julio de 2000, la 9-an de oktobro de 2000 ĝi estis aktivigita kaj la 21-an de decembro de 2000 la unua bloko estis unuafoje konektita en disbranĉigreto. Provtrafiko de la unua bloko estis komencita la 10-ande junio de 2002.

En junio de 2002 estis enveturigita bruligsubstanco por la dua bloko kaj la 17-an de aŭgusto estis komencita reago. La dua bloko estis unuafoje konektita al la disbranĉigreto la 29-an de decembro de 2002 kaj provtrafiko komenciĝis la 18-an de aprilo de 2003.

Teknikaj informoj redakti

 
Modelo de areo de la elektrejo
Reaktoroj estas en konstruaĵoj kun blua kupolo: En la dekstra parto estas verda areo, destinita devene por la pluaj du blokoj

NETE estas ekipita per du premakvaj nuklea reaktoroj je termopovumo 3000 MW kaj elektra povumo 1000 MW. La internaj partoj de la reaktoro inkluzive de aktiva zono estas lokigitaj en premujo. La premujo estas alta 11 m kaj ĝi estas lokigita en lateco 16 m. a ekstera diametro estas proksimume 4,5 m. La ujo estas fabrikita el alte kvalita malalte-alojita kromo-nikelo-molibdeno-vanada ŝtalo kaj ĝi estas proponita por premo 17,6 MPa dum temperaturo 350 °C, dum kio kutima trafikpremo estas 15,7 MPa dum temperaturoj 390 - 320 °C.

Kiel bruligaĵo servas urania oksido UO2 kun 3,5 % pliriĉigita uranio 235. La aktiva zono de la reaktoro estas alta 3530 mm kaj ĝi havas diametron 3160 mm. En precize destinitaj pozicioj estas lokigitaj en ĝi 163 bruligaĵaroj kaj 61 reguligaj stangoj. La bruligaĵaroj estas aranĝitaj en heksagona krado. Ĉiu bruligaĵaro konsistas el 312 bruligstangetoj, 18 kondukteblaj tuboj kaj el unu centra mezurigtubo.

Akvon bezonatan por fridigado oni elprenas el vultava rezervujo Hněvkovice kaj ree ĝi estas ellasata en Vultavon en spaco de rezervujo Kořensko. La sistemon de tiuj ĉi du akvaj laboraĵoj oni konstruis samtempe kun la alektrejo. La elektrejo konsumas dum la plena trafiko proksimume 2 – 3 m3/s.