Nuklea energio laŭ lando

Listartikolo en Vikipedio

Nuklea energio estas tre alloga fonto de elektra energio por multaj landoj de la mondo. Kvankam nukleaj centraloj produktas megavatojn da energio, la malfacileco de prilaboro de restaĵoj kaj la riskoj de misfunkcio kaŭzas, ke la elekto — uzi aŭ ne uzi nuklean energion — estas tre malfacila. Krome ne ĉiuj ŝtatoj havas eblon konstrui sian unuan centralon pro malaprobo de la tutmonda komunumo, kiu povas malfidi al tiu aŭ alia ŝtato (kiel en la kazoj de Irano kaj Nord-Koreio).

Statuso de nuklea energio tutmonde. La ŝtatoj farbitaj malhelverde havas reaktorojn kaj konstruas novajn. Helverdaj ŝtatoj konstruas sian unuan reaktoron; helflavaj ŝtatoj planas konstrui sian unuan reaktoron; malhele flavaj ŝtatoj planas konstrui novajn reaktorojn; la bluaj jam havas reaktorojn, sed nek plu konstruas ilin, nek planas fermi reaktorojn; la helbluaj planas malgrandigi kvanton de siaj reaktoroj; la ruĝaj decidis fermi ĉiujn siajn reaktorojn.
Ŝtato Kvanto de
reaktoroj
Produktado de
energio, MW
Statuso de nuklea programo Konstruataj Planataj Proponataj
Tuta mondo 441 369,122 27 38 115
Eŭropa Unio 147 130,267 1 1 7
Usono (detale) 103 98,145 1 13
Francio (detale) 59 63,363 1 1
Japanio (detale) 55 47,593 1 1
Rusio (detale) 31 21,743 4 1 8
Britio (detale) 23 11,852 Stabila
Sud-Koreio 20 16,810 8
Kanado 18 12,599 2
Germanio 17 20,339 Malgrandigo estas diskutata
Ukrainio 15 13,107 2
Barato 15 3,040 8 24
Svedio 10 8,910 Malgrandigo estas diskutata
Ĉinio 10 7,572 5 5 19
Hispanio 8 7,446 Stabila
Belgio 7 5,824 Malgrandigo estas diskutata
Tajvano 6 4,884 2
Ĉeĥio 6 3,368 2
Slovakio 6 2,442 2
Svisio 5 3,220 Stabila
Bulgario 4 2,722 2
Finnlando 4 2,676 1
Hungario 4 1,755 Stabila
Brazilo 2 1,901 1
Sud-Afrika Respubliko 2 1,842 1 24
Meksiko 2 1,310 2
Argentino 2 935 1
Pakistano 2 425 1 2
Litovio 1 1,185 1
Slovenio 1 656 Stabila
Rumanio 1 655 1
Nederlando 1 449 Stabila
Armenio 1 376 1
Irano 0 0 1 2 3
Nord-Koreio 0 0 1 1
Turkio 0 0 3
Belorusio 0 0 2
Indonezio 0 0 4
Vietnamo 0 0 2
Egiptio 0 0 1
Israelo 0 0 1
Pollando 0 0 1