La nuklea forto estas la forto inter du aŭ pliaj nukleonoj. Ĝi estas la kialo de la ligado de protonoj kaj neŭtronoj en atomkerno. Plejparte, ĉi tiu forto estas komprenata kiel la interŝanĝo de virtuala malpezaj mezonoj, kiel pionoj.

Figuro de Feynman de forta protono-neŭtrona interago mediaciis per neŭtrala piono. Tempo procedas de maldekstro al dekstro.
La sama figuro kun la apartaj kvarkoj montritaj, ilustras kiel la fundamenta forta nuklea forto donas la nuklean forton. Rektoj estas kvarkoj, mult-kolorigitaj cikloj estas gluonoj (la subtenantoj de la fundamenta forto). Aliaj gluonoj, kiu bindas kune la protonon, neŭtronon, kaj pionon en-fluge, ne estas montritaj.

Ĝi estas iufoje konata kiel forta rezida forto por distingi ĝin de forta nuklea forto, kiu devenas de kvantuma kolordinamiko. La moderna termino estas donita kiam kvantuma mekaniko estis disvolvita en la 1970-aj jaroj.