Nukleono

partiklo (aŭ protono aŭ neŭtrono) konsistiganta atomkernon

Nukleonoj (laŭ la latina nucleus - kerno) estas la elementaj partikloj, el kiuj la atomkerno konstruiĝas, nome la protonoj kaj neŭtronoj.

Ĉiu atomo – krom tiu de hidrogeno kaj la heliumo-3-izotopo (2 protonoj, 1 neŭtrono) - havas en sia kerno almenaŭ same multajn neŭtronojn kaj protonojn. Ju pli peza estas la kerno, des pli granda estas la proporcio de la neŭtronoj rilate al la protonoj.

La nukleonoj mem ne estas elementaj partikloj, ĉar ili havas internan strukturon. Ĉiu nukleono konsistas el 3 kvarkoj.

Antinukleonoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antimaterio.

Ambaŭ nukleonoj havas respondajn antipartiklojn: la antiprotono kaj la antineŭtrono, kiuj havas la saman mason kaj kontraŭan ŝargon kiel la protono kaj neŭtrono respektive, kaj ili interagas en la sama maniero (tio estas ĝenerale konsiderata vera).

Vidu ankaŭ redakti