La nullarĝa spaceto (angle zero width space, mallongigite ZWSP[1]) estas stirsigno en la cifereca kompostado por marki vortlimojn per distanco, kiu ĝenerale ne estas videbla. Kvankam ne temas pri spaceto[2], en Esperanto kaj aliaj lingvoj[3] uziĝas respektive la esprimo “spaceto” kaj ĝiaj tradukoj por la nomo de tiu ĉi stirsigno.

En la elektronika tekstoprilaborado la nullarĝa spaceto ebligas lini-rompon en ĉi-cele taŭgaj pozicioj, kiuj ne estas markataj per (normala) spaceto. La nullarĝa spaceto estas regule uzata en skribsistemoj, kiuj ne principe apartigas vortojn unu de la alia, ekzemple en la taja skribo.[4]

Utila estas la nullarĝa spaceto ankaŭ en mikroblogo, kiel Tvitero, por aldoni n-finaĵon al uzanto-nomo aŭ krado​vorto sen tio, ke spaceto estu videbla aŭ streketo estu bezonata. Tiel per tiu ĉi signo la baza formo de respektive la uzanto-nomo aŭ kradovorto povas esti konservata. (Ekzemplo: Okaze de “#Esperanto​n“ kun nullarĝa spaceto antaŭ la n-finaĵo konserviĝas la baza formo de la kradovorto “#Esperanto“; sen la nullarĝa spaceto la kradovorto “#Esperanton“ signifus la malsaman kradovorton “#Esperanton“.) Analogo validas pri la uzado en kunmetitaj vortoj.

Kodaĵo de la nullarĝa spaceto: U+200B (Unicode), responde al ​ (HTML).[1]

Simbolo redakti

 
ISO-simbolo por la nullarĝa spaceto

Simbolo por la uzado de klavaroj kaj en priskriboj estas normigita en Amendo 1 (2012) al ISO/IEC 9995-7:2009 „Information technology – Keyboard layouts for text and office systems – Symbols used to represent functions“, kiel simbolo 87, kaj krome en IEC 60417 „Graphical Symbols for use on Equipment“, kiel simbolo IEC 60417-6177-10.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 The Unicode Consortium. Unicode Character Code Charts – General Punctuation (PDF; 304 kB). Alirita 2014-01-28.
  2. Unicode Technical Note #27. Alirita 2014-01-28.
  3. Rainer Seitel. UnicodeTM 6.2 Zeichen und Symbole auf Deutsch. Alirita 2014-01-28.
  4. The Unicode Consortium. The Unicode Standard 6.2 – Core Specification (PDF; 11,5 MB), p. 366. Alirita 2014-01-29.