Numerikaj kapabloj en Down-sindromo

Uloj kun Down-sindromo havas malbonajn numerikajn kapablojn. Laŭ modelo de Dehaene estas tri partoj, el kiuj parola sistemo kaj sistemo de arabaj ciferoj estas malpli efektivaj, sed analoga sistemo estas normala.

Numerikaj kapabloj en kognitiva profilo redakti

Uloj kun Down-sindromo pleje havas intelektan malkapablon (IQ 20-80), kaj iliaj lingvaj kapabloj estas pli malbonaj ankaŭ kompare al ilia inteligento.[1] Speciale, lingva mallongtempa memoro estas tre malbona ankaŭ kompare al iliaj lingvaj kapabloj.[2] Pli malsimpla la tasko, des pli granda iĝas tiu diferenco.[3] Spac-vida memoro estas pli bona ol normale.[2] Matematiko uzas lingvajn kapablojn kaj mallongtempan memoron, do ĝi iĝas la plej malbona partio, legado estas kutime pli bona per du jaroj.[2] Diferencoj inter uloj estas pli grandaj: Bird kaj Buckley havis lernantojn, kiuj dekjare povis kalkuli per nombroj kun tri digitoj, adicii frakciojn, kaj povis lerni kun infanoj kun normala inteligento, kaj lernantojn, kiuj adoleskante ne povis kalkuli ĝis 20.[4]

Kalkulaj kapabloj de uloj ligas kun sia inteligento. Lau Caycho kaj liaj kunuloj, la infanoj kalkulis kaj donis x objektojn en numera spaco ĝis 18, kiel infanoj kun sama aĝo de inteligento.[5] Aliaj montris, ke tiu ne ĉiam estas rekonebla, ĉar oni havas uzi bonajn metodojn, konvenajn mezurilojn, kaj planka efiko en normigaj testoj de inteligento. Mezuro de inteligenteco en Down-sindromo estas tre malsolida, oni povas mezuri tre malsaman inteligenton ankaŭ en du semajnoj.[6] Rilato kun mensa aĝo estas pli probabla, ĉar laŭ testoj pasiva vortprovizaro, kiu rilatas kun mensa aĝo forte kunmovas al numerika povumo,[7][8] speciale en kalkulado, kiu bazas sur parola sistemo.[5]

Elementoj de numerikaj kapabloj redakti

Lingva sistemo redakti

Lingva kapablo de uloj estas pleje malbona, precipe lingva labormemoro havas mallarĝan kapaciton. Ne estas surprizo, ke ili ne povas uzi ĝin ankaŭ en matematiko. Ili havas problemon kun lernado de sekvencoj (unufoje lernite ili ne maltrafas ordon); fari mentalajn operaciojn (kiu bazas parte sur lingvaj kapabloj); memori matematikajn konojn longtempe; kaj kompreni matematikajn taskojn.[9] Rolo de lingva sistemo estas montrita per tiu, ke la uloj havas pli ofte neutrologiajn diferencojn en temporala lobo (larĝa fosaĵo de Sylvius, malgranda planum temporale kaj superior temporala gyrus, kaj aliaj) kaj inferior frontala krusto (regiono de Broca).[6][10][11]

Analoga kvantitativa sistemo redakti

Analoga kvantitativa sistemo estas sendependa de la lingva sistemo, do se la uloj havas problemojn kun matematiko nur pro la lingvo sistemo, la analoga sistemo devas prilabori bone. Komparaj spektaj eksperimentoj kun 2-3 jaraj infanoj kun Down-sindromo kaj Williams-sindromo kun sama mentala aĝo ne povis montri, ke infanoj kun Down-sindromo povas vidi diferencon inter malgrandaj kvantoj.[12] Sed tiu ekzamenoj ne estas konfideblaj, ĉar ili necesas pli tempon por prilabori informon.[13][14]

Ekzameninte ulojn inter 11 kaj 35 jaroj, oni povis demonstri analogan kvantitativan sistemon: en taksaj taskoj estis efiko de distanco rekonebla, malsame kun uloj kun Williams-sindromo, kiuj ne havis tian efikon inter diferencoj inter 1 kaj 7. Uloj kun Down-sindromo diferencis je aliaj grupoj (kun tipika evoluo kaj Williams-sindromo) kun sama mentala aĝo, ke taksa kapablo korelis kun matematika kapablo, sed nur dum parigo de arabaj nombroj kaj kvantoj.[12]

Parietala lobo laboras pri analoga kvantitativa sistemo; la datoj estas inkonzistaj, ĉu estas anomalioj en tiu regiono. Oni ne povis demonstri anomalion en intraparietalis sulcus.

Sistemo de arabaj nombroj redakti

Laŭ Brigstocke kaj lia kunlaboristoj, ke dum tipike evolvantaj infanoj sesjare korelas akureco de adicio de nombroj kun rekonado de longoj kaj grandeco de arabaj nombroj, uloj kun Down-sindromo 11-15 jare nur takso de grando de punktaj aroj korelas kun akureco de adicio, simile al 4-5 jaraj tipike evolvantaj infanoj. La grupo pensas, ke reprezento de nombroj de uloj kun Down-sindromo estas tipika, sed ili malfruas ligi kvantojn kun arabaj nombroj.[7] Nome komparinte ulojn kun Down-sindromo kaj ulojn kun William-sindromo estis uloj kun Down-sindromo ĉe plafono en naŭ taskoj, kaj nur ligi kvantojn kun arabaj nombroj estis escepto.[12]

Oni povis trovi funkcionan anomalion en fusiform gyrus, sed nur dum lingvaj taskoj.[15]

Ebloj por korekto redakti

Kapabloj de infanoj kun Down-sindromo estas pli bonaj, se ili lernas kun tipike evolvantaj infanoj.[16][17] Pli junaj infanoj montras pli bonajn kapablojn; la kialo estas, ke ili lernas laŭ pli modernaj metodoj.[16]

Laŭ Martinez ankaŭ adultoj povas evolvi. Komence geometrio kaj kalkulado povas esti instruitaj separite. Poste oni devas kalkuli ankaŭ en geometrio, sed kapnombrado denove ne estas deviga por solvi tiujn taskojn. Por helpi malbonan verbalan memoron ili povas uzi liniilon kaj kalkulilon. Logikaj taskoj estas solveblaj ankaŭ videble, kun objektoj kaj desegnoj.[9]

Numicon estas ankaŭ uzebla vizuala-taktila matematika ilo, sed oni ne povis trovi signifikan diferencon inter ĝi kaj aliaj iloj. Ĝi estis uzebla pleje por tiuj, kiuj lernis adicion kaj subtrahon, uzis la ilon personale adaptite al ili, kaj uzis ĝin regulare. Laŭ esploristoj kaj instruistoj ĝi estis uzebla ĉe 37% de lernantoj, kaj la testoj estis denove maloportunaj por mezuri evoluon de infanoj.[18]

En Down-sindromo oftas ankaŭ sensoorganaj disturboj, ekzemple aŭdaj, vidaj kaj ekvilibraj problemoj, kiuj efikas ankaŭ matematikan kapablon. Ankaŭ mana lerteco devas esti evolvita. Por helpi pli bone evolvi oni necesas helpi spikajn problemojn kaj konstrui memfidon.[9]

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Numerikus képességek Down-szindrómásoknál en la hungara Vikipedio.

Notoj redakti

  1. Abbeduto L, Pavetto M, Kesin E, Weissman MD, Karadottir S, O’Brien A, Cawthon S. (2001). The linguistic and cognitive profile of Down syndrome: Evidence from a comparison with fragile X syndrome. Down Syndrome Research and Practice. 7(1): 9-15.
  2. 2,0 2,1 2,2 Jarrold, C., Baddeley, A. D., & Hewes, A. K. (2000). Verbal short-term memory deficits in Down syndrome: A consequence of problems in rehearsal? Journal of Child Psychology and Psychiatry. 40: 233–244.
  3. Vicari, S., Marotta, L., Carlesimo, G.A. (2004). Verbal short-term memory in Down's syndrome: an articulatory loop deficit? Journal of Intellectual Disability Research. 48(2): 80-92.
  4. Bird G, Buckley SJ. Number skills for individuals with Down syndrome - An overview. Down Syndrome Issues and Information. 2001.
  5. 5,0 5,1 Caycho L, Gunn P, Siegal M. Counting by Children with Down Syndrome. American Journal of Mental Retardation. 1991;95(5), 575-583.
  6. 6,0 6,1 Fidler, D.J., Nadel, L. (2007). Education and Children with Down Syndrome: Neuroscience, Development, and Intervention. Mental Retardation And Developmental Disabilities. Research Reviews 13: 262-271.
  7. 7,0 7,1 Brigstocke, S., Hulme, C., & Nye, J. (2008). Number and arithmetic skills in children with Down Syndrome. Down Syndrome Research and Practice.
  8. Porter J. Learning to count; a difficult task. Down Syndrome Research and Practice. 1999;6(2):85-94. [1]
  9. 9,0 9,1 9,2 Monari Martinez E. Learning mathematics at school....and later on. Down Syndrome News and Update. 2002;2(1);19-23.
  10. Menghini, D., Costanzo, F. & Vicari, S. (2011): Relationship between brain and cognitive processes in Down syndrome. Behav. Genet. 41, 381–393. http://link.springer.com/article/10.1007%2Fs10519-011-9448-3?LI=true
  11. Jackowski, A. P., Laureano, M. R., Del’Aquilla, M. A., de Moura, L. M., Assunção, I., Silva, I., Schwartzman, J. S. (2011). Update on Clinical Features and Brain Abnormalities in Neurogenetics Syndromes. Journal of Applied Research in Intellectual Disabilities. 24: 217–236
  12. 12,0 12,1 12,2 Paterson, S. J., Girelli, L., Butterworth, B., Karmiloff-Smith, A. (2006): Are numerical impairments syndrome specific? Evidence from Williams syndrome and Down’s syndrome. Journal of Child Psychology and Psychiatry 47:2, 190–204.
  13. Cebula, K. R. and Wishart, J. G., 2008 Social cognition in children with Down syndrome in International Review of Research in Mental Retardation (Vol 35), Ed. Laraine, Glidden, pp. 43-86, New York: Academic Press, http://www.uel.ac.uk/ircd/ACORNS/documents/finalcorrectedproofs26-10-09.pdf[rompita ligilo]Ŝablono:Halott link
  14. Colombo, J., & Mitchell. D. W. (1990). Individual differences in early visual attention: Fixation time and information processing. In Colombo, J., and Fagen, J. W. (Eds., 1990). Individual differences in infancy: Reliability, stability, and prediction. Hillsdale, NJ: Lawrence Erlbaum and Associates.
  15. Losin EA, Rivera SM, O'Hare ED, Sowell ER, Pinter JD. Abnormal fMRI activation pattern during story listening in individuals with Down syndrome.Am J Intellect Dev Disabil. 2009 Sep;114(5):369-80.
  16. 16,0 16,1 Shepperdson, B. (1994) Attainments in reading and number of teenagers and young adults with Down syndrome. Down Syndrome: Research and Practice, 2(3), 97-101.
  17. Buckley SJ, Bird G. Education for individuals with Down syndrome - An overview. Down Syndrome Issues and Information. 2000.
  18. Nye J, Buckley SJ, Bird G. Evaluating the Numicon system as a tool for teaching number skills to children with Down syndrome. Down Syndrome News and Update. 2005;5(1);2-13.