Nunningen

komunumo de Svislando

Nunningen estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 843 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Nunningen
Blazono de Nunningen
Blazono de Nunningen
Blazono de Nunningen
Nunningen
Nunningen
Nunningen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thierstein
Geografia situo CH1903: 613651 / 249307 (mapo)47.3944444444447.6194444444444Koordinatoj: 47° 24′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613651 / 249307 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1843
Areo 10,27 km²
Alteco 621 m super marnivelo
Poŝtkodo 4208
Komunumkodo 2621
Mapo de Nunningen
Mapo de Nunningen
Mapo de Nunningen
vdr

Geografio redakti

Nunningen situas en kaldrono de la Soloturna Ĵuraso proksimume en la mezo inter Laufen kaj Liestal, aerdistance 20 kilometrojn ekzakte sude de la urbo Bazelo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Nunningen mem la vilaĝetoj Engi, Mühle kaj Roderis kaj parto de la vilaĝeto Oberkirch, kie situas la katolika preĝejo Sankt-Petro kaj Paŭlo, kiun la komunumo dividas kun Zullwil. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,27 km², de kiuj 51% estas kovritaj de arbaro, 42% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Nunningen limas en nordo al Seewen, en oriento al Bretzwil (BL), en sudoriento al Lauwil (BL), en sudo al Beinwil, en sudokcidento al Meltingen, en okicdento al Zullwil, kaj en nordokcidento al Breitenbach.

Trafiko redakti

Tra Nunningen pasas la kantona vojo ĉefvojo n-ro 267 (de Laufen tra Breitenbach al Liestal). Per poŝtaŭtolino laŭlonge de tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Flanka vojo krome kondukas de Nunningen al Grellingen, sur kiu ankaŭ cirkulas poŝtaŭto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Nunningen datiĝas el la jaro 1152 jam en ĝia hodiaŭa nomformo. Nunningen apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Gilgenberg. En la jaro 1527 Gilgenberg kaj kun ĝi la vilaĝo kaj loĝantoj de Nunningen estis vendita al la urbo Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Nunningen estis parto de la voktejo Gilgenberg kaj ek de tiam de la distrikto Thierstein. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti