La Nuptiae Chymicae (La Ĥemia Geedziĝo) de Christian Rosencreuz, eldonita en 1616 en Strasburgo, estas la tria el la originalaj rozkrucaj manifestoj. Ĝia aŭtoreco estas ĝenerale atribuita al Johann Valentin Andreae (tamen multaj kontestas tion).

Chymische Hochzeit Christiani Rosencreutz anno 1459
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johannes Valentinus Andreae
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1616
Loko Strasburgo
vdr

La rakonto konsistas el sep-taga alegorio pri tio kiel Christian Rosencreuz estis invitita al mirinda, miraklo-plena kastelo, por partopreni la Ĥemian Ĝeedziĝon de la reĝo kaj reĝino.

Tiu ĉi manifesto estis fonto de inspiro por poetoj, alĥemiistoj kaj revuloj, per la forto de ĝi inica ritaro kun ties sinsekvo de provoj kaj de purigo kaj morto, resurekto kaj ĉieliro kaj ankaŭ de ĝia simboleco.

Vidu ankaŭ redakti