Nurenberga tribunalo

dekreto

Internacia milita tribunalo (International Military Tribunal - IMT) estis fondita kaj kunvokita, post la Dua Mondmilito en aŭgusto de 1945, en la germana Nurenbergo.

La 8-an de aŭgusto 1945 Britio, Francio, Usono kaj Sovetunio subskribis londonan interkonsenton pri la Nurenberga tribunalo.

Ĉefa tribunalo (IMT), kiu estis parto de pli ampleksa komplekso de tribunaloj, estis kunvokita la 20-an de novembro 1945 kaj ĝi daŭris ĝis la 1-a de oktobro 1946. Tiu ĉi traktado eniris en konatecon kiel Nurenberga proceso.

Post ĉefaj procesoj ekde la 9-a de decembro 1946 ĝis la 13-a de aprilo 1949 okazis Nurenbergaj militaj tribunaloj (Nuremberg Military Tribunals – NMTs). De tiuj ĉi tribunaloj estis 12 kaj ili estis plejparte en la manoj de usonanoj. De la ĉefa tribunalo estis akuzitaj 22 plej signifaj naziaj gvidantoj, el kiuj 12 estis kondamnitaj al mortpuno (i.a. Hans Frank kaj Hermann Göring) kaj 3 estis kondamnitaj al ĝismorta puno. Plu falis du dudekjaraj, unu dekkvinjara kaj unu dekjara punoj kaj tri akuzitoj estis malkulpigitaj.

Al la internacia juĝkortumo estis aldiritaj tri kategorioj, laŭ kiuj eblis persekuti la krimojn (artikolo 6 de Statuto):

Rilataj temoj redakti

Informojn pri persekutado de japanaj militkrimuloj vi trovos sur la paĝo: Tokia proceso.