Nyíregyháza

urbo en nordorienta Hungario

Nyíregyháza [njiredjhAza] Pri tiu ĉi sono prononco, jen hungare (la loknomo signifas betulo-eklezio), germane Birkenkirchen (signifo simile "betulaj preĝejoj"), rumane Mestecănești, estas urbego en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, kies departementejo estas; en Distrikto Nyíregyháza, kies centro estas; fine la urbo havas memstaran departementan rajton ekde 1990. Nyíregyháza estas ankaŭ grek-katolika eparĥio.

Larĝa supra panoramo de Nyíregyháza
Larĝa supra panoramo de Nyíregyháza
Nyíregyháza
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nyíregyháza
Lando Hungario Hungario
Regiono Norda Ebenaĵo
Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg
Historia regiono Hungara reĝlando
Situo Nyíregyháza
 - koordinatoj 47° 57′ 11″ N 21° 43′ 37″ O / 47.95306 °N, 21.72694 °O / 47.95306; 21.72694 (mapo)
Areo 274,54 km² (27 454 ha)
Loĝantaro 117 852 (01.01.2011)
Denseco 429,27 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 4400
Telefona antaŭkodo 42
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Vikimedia Komunejo: Nyíregyháza
Retpaĝo: www.nyiregyhaza.hu
Ĉefplaco en Nyíregyháza

Historio redakti

La unua skriba mencio pri Nyíregyháza devenis el 1209, kie en la jaro 1236 jam estis ankaŭ preĝejo. La tatara invado detruis la vilaĝon, poste la tutan regionon posedis la familio Báthory. Ankaŭ la turkoj okupis la vilaĝon, sed István Bocskai en 1605 reokupis ĝin. En 1620 la regiono apartenis al Transilvanio kaj Nyíregyháza iĝis hajduka urbo. En 1753 la loka bienulo Ferenc Károlyi allogis servutulojn, precipe slovakoj alvenis. En 1786 la vilaĝo ricevas la rangon kamparurbeto, krome la urbeto rajtis aranĝi foirojn jare po 4. En 1837 la urbo ricevis reĝajn monopoliojn. En 1824 jam ĉiuj servutuloj aĉetis la sendependecon, la plena urbo iĝis sendependa. En 1858 la tiel nomata Ebenaĵo-fervojo atingis Nyíregyháza el Pest (urbo) tra Szolnok kaj Debrecen. La urbo prosperis havanta teatron kaj tramon. En 1876 ĝi iĝis centro de la departemento Szabolcs. En 1919 la rumanoj okupis la urbon por 10 monatoj. En 1944 oni forpelis la judojn, en 1945 multaj iris al trudlaboro al Sovetio kiel ero de la postmilita damaĝrekompenco.

 
Aerfoto pri Nyíregyháza

La urbo havas altlernejojn, el tio jam estas universitato.

Apud la urbo troviĝas la lago Sóstó (=sala lago), apud kiu troviĝas feriada centro. Temperaturo de la laga akvo estas 26 °C. Apud la lago troveblas bestĝardeno kaj etfervojo.

 
Urbocentro de Nyíregyháza

Eduko redakti

Famuloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Nyíregyháza.

Famaj nomportantoj redakti

Vidindaĵoj redakti

 
Grek-katolika katedralo Sankta Nikolao

Sakralaj vidindaĵoj redakti

 


Aliaj vidindaĵoj redakti

 
Statuo de Krúdy en Nyíregyháza

Esperanto en Nyíregyháza redakti

Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.

La 49-a ILEI-Konferenco 2016 okazis en la altlernejo de tiu urbo. De la 30-a de julio ĝis la 6-a de augusto partoprenis 120 personoj el 28 landoj. Okazis instruista trejnado, kursoj por komencantoj, paroligaj rondoj, lingva festivalo, ekskursoj, bankedo kaj koncertoj.

Partneraj urboj redakti

La momente naŭ partneraj urboj de Nyíregyháza estas

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti