Nyamuragira

vulkano en la Demokratia Respubliko Kongo

La 3.058 metrojn alta vulkano Nyamuragira estas unu el ok vulkanoj en la Virunga Montaro, kiuj apartenas al la Granda Rifta Valo, kiu dividas la plejan orienton de Afriko de la resta kontinento. La monto situas 25 kilometrojn norde de la lago Kivu kaj de la urbo Goma en la orienta parto de la afrika ŝtato Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa) proksime de la limo al Ruando. La monto Nyamuragira nur foras 13 kilometrojn de la najbara vulkano Nyiragongo, kiu dum erupcio de la jaro 2002 kaŭzis grandajn damaĝojn interalie en la urbo Goma, kaj senhejmigis pli-malpli 170.000 homojn.

Nyamuragira
la vulkanoj Nyamuragira (maldekstre) kaj Nyiragongo (dekstre)
ŝilda vulkanovulkano
Alteco 3 058 m
Situo Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa)
Montaro Virunga Montaro
Geografia situo 1° 24′ S, 29° 12′ O (mapo)-1.408333333333329.2Koordinatoj: 1° 24′ S, 29° 12′ O (mapo) f4
Nyamuragira (Demokratia Respubliko Kongo)
Nyamuragira (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Nyamuragira
Nyamuragira
Situo de Nyamuragira
Map
Nyamuragira
Laste erupciis 2006
vdr

La vulkano Nyamuragira estas unu el la plej aktivaj vulkanoj de Afriko: ekde la jaro 1882 registriĝis pli ol 35 erupcioj. Ĉe la flankoj de la vulkano ĉiam denove ekestis novaj aldonaj krateroj, kiuj ĉiuj tamen nur restis dum kelkaj jaroj.

lafa erupcio ĉe la vulkano Nyamuragira (supre maldekstre), krome en la foto meze la najbara vulkano Nyiragongo kaj sube la lago Kivu

Vidu ankaŭ redakti

Albert-Rifto