Nyang’oma Kogelo


Nyang’oma Kogelo estas urbeto en Kenjo, kun ĉ. 3600 loĝantoj en distrikto Siaya de Provinco Nyanza. Ĝi iĝis konata kiel naskiĝloko de la pli maljuna Barack Obama, patro de la 44-a prezidento de Usono, Barack Obama. La urbeton helpis la fameco kaj oni aligis la urbeton al la elektra reto kelkajn tagojn post la sukcesa kandidatiĝo en 2008.

Nyang’oma Kogelo
setlejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 000  () [+]
Geografio
Geografia situo 0° 1′ S, 34° 21′ O (mapo)-0.01055555555555634.345555555556Koordinatoj: 0° 1′ S, 34° 21′ O (mapo) [+]
Alto 1 288 m [+]
Nyang’oma Kogelo (Kenjo)
Nyang’oma Kogelo (Kenjo)
DEC
Nyang’oma Kogelo
Nyang’oma Kogelo
Situo de Nyang’oma Kogelo

Map

vdr

Infrastrukturo redakti

Nyang’oma Kogelo havas bazlernejon (Senator Obama Primary School) kaj mezlernejon (Senator Obama High School). Ekzistas ankaŭ resaniga centro kaj ekde 2008 policejo.