Nyergesújfalu

Hungaria urbo

Nyergesújfalu [njergeŝUjfalu] (germane: Neudorf) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom. La loknomo signifas: sela-nova-vilaĝo.

Nyergesújfalu
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2536
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 242  (2023) [+]
Loĝdenso 183 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 46′ N, 18° 33′ O (mapo)47.76027777777818.556666666667Koordinatoj: 47° 46′ N, 18° 33′ O (mapo) [+]
Areo 39,51 km² (3 951 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Nyergesújfalu (Hungario)
Nyergesújfalu (Hungario)
DEC
Nyergesújfalu
Nyergesújfalu
Situo de Nyergesújfalu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nyergesújfalu [+]
vdr
Selo

Situo redakti

Nyergesújfalu situas inter dekstra bordo de Danubo kaj montaro Gerecse, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Dorog-Komárom apud Lábatlan, Tát kaj Bajót. Kontraŭe troviĝas vilaĝo Kravany nad Dunajom, kiu estis atingebla prame. (Nuntempe Kravany nad Dunajom estas alirebla de Lábatlan per motorboato. La trafiko estas ankoraŭ parte hazarda.) Budapeŝto troviĝas 46 km-ojn.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko. La romianoj havis setlejon ĉe la limes, nomatan Crumerum, kune kun malgranda fortikaĵo. Ankaŭ la hungaroj konstruis sur ĝin pli novan fortikaĵon. La setlejo estis poŝtejo, pli precize stacio por ĉevaloŝanĝo. Supozeble tie vivis ankaŭ segistoj. La vilaĝo estis loĝata dum la turkoj, nur fine de la lastaj bataloj ĝi senhomiĝis. Poste dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la fortikaĵo estis grava. Fine de la bataloj la aŭstroj detruis la fortikaĵon. Sekvis pacaj jaroj, la vilaĝo evoluis. Sur la Danubo ŝipomuelejoj funkciis. En la 20-a jarcento cementfabriko kaj plastaĵfabriko funkciis. La komunumo urbiĝis en 1989.

Vidindaĵoj redakti

La mezepoka romkatolika Kirko Sankta Mikaelo (Nyergesújfalu) detruiĝis dum la turka erao. En 1720 nova preĝejo konstruiĝis, kiu detruiĝis pro incendio post 50 jaroj. Poste denove nova preĝejo konstruiĝis omaĝe al Sankta Mikaelo, la turo estas 45 m-ojn alta.

Famuloj redakti

En Nyergesújfalu naskiĝis György Bikády, aktoro

Ĝemelkomunumoj redakti

Referencoj redakti

 
Iama fortikaĵo de Nyergesújfalu
 
Kirko de Nyergesújfalu