Nymburk

distrikta urbo en Ĉeĥio

Nymburk estas distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi havas 15 424 loĝantojn (2023).

Nymburk
germane Nimburg, germane Neuenburg an der Elbe
urbo
Vido al Nymburk el Zálabí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nymburk
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Nymburk
Administra municipo Nymburk
Historia regiono Bohemio
Rivero Elbo
Situo Nymburk
 - alteco 193 m s. m.
 - koordinatoj 50° 11′ 00″ N 15° 02′ 00″ O / 50.18333 °N, 15.03333 °O / 50.18333; 15.03333 (mapo)
Areo 20,54 km² (2 054 ha)
Loĝantaro 15 424 (2023)
Denseco 750,93 loĝ./km²
Tabulo Mezelba tabulo
Fondo 1275
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 288 02
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0208
NUTS 5 CZ0208 537004
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nymburk
Retpaĝo: www.mesto-nymburk.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Remparoj en Nymburk
Turka turo - iama urba akvoturo el la jaro 1597

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Všechlapy, Písty, Poděbrady, Kovanice, Kostomlátky, Budiměřice, Bobnice, Hořátev, Kamenné Zboží kaj Dvory.

Historio redakti

La urbo estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1275 de ĉeĥa reĝo „fera kaj ora“ Přemysl Otakar la 2-a kaj dum tuta mezepoko ĝi apartenis al gravaj urboj en la lando, havante multe da privilegioj. Per siaj fortikaĵoj kaj akvaj fosaĵoj ĝi estis fama kiel „citadelo sur la rivero Elbo“ kaj apogo de reĝa potenco. Grava estis vadejo tra la rivero.

Pri komencoj de homa prisetlado de ĉi tiu loko atestas pratempaj unikaj tumuloj, arkeologie datitaj 3600 jarojn antaŭ Kristo. Ĝi alirebliĝos baldaŭ por publiko. La urbo kreskis kaj riĉiĝis ĝis tridekjara milito (1618-1648). Dum ĝi la urbo estis bruligita, detruita, la fortikaĵoj disrompitaj. La vivo nur malrapide revenis. Pozitiva ŝanĝo estis fondo de la fervojo en la jaro 1870. De tiu tempo la urbo denove konstakte kreskas, oni konstruis fabrikojn, lernejojn, publikajn konstruaĵojn, firmigis bordojn de la rivero kaj konstruis novan ponton kaj akvoelektrocentralon kun naviga kluzo (en la komenco de la 20-a jarcento).

Nuna Nymburk estas moderna centro de la meza Elba baseno, urbo de kulturo, verdaĵo, sporto kaj de multaj historiaj memorindaĵoj. Vidindaj estas preĝejo de sankta Egidio (ĉeĥe Jiljí) el la jaroj 1280-1380 kun rara gotika brika arkitekturo, mezepokaj fortikaĵoj estas tipaj por la urbo; du akvaj fosaĵegoj – parto de la fortikaĵoj kaj historia zono; renesanca urbodomo kaj malnovaj domoj sur la placo de Přemyslidoj; ekipparto de la maltejo el la fino de 16-a jarcento estas alirebla publike; pesta kolono; eksa akvoturo „Turka turo“; kapelo de sankta Johano Nepomuka, ktp.

El pli novaj arkitektaĵoj estas vizitindaj gimnastikejo de la asocio „Sokol – Falko“, gimnazio, evangelika preĝejo; kolegio de Hus, ponto trans Elbo, teatro, baza lernejo kaj moderna kubisma konstruaĵo de la krematorio.

El la vico de elstaraj urbanoj, verkistoj, poetoj, reĝisoroj, almenaŭ ni prezentu Bohuslav Matěj Černohorský (1684-1742), baroka muzika komponisto. Al lia omaĝo oni aranĝas ĉiujare internacian muzikan festivalon. Fama verkisto Bohumil Hrabal travivis en loka bierfabriko infanecon kaj junecon. En la jaro 1999 la urbo kreis muzean ekspozicion pri lia verko kaj vivo. En la muzeo estas ankaŭ grandproporcia bildo de Alfons Mucha kaj fervoja ekspozicio pri evoluo de la fervojo en la urbo.

Sur krucvojo de la „Boleslavská“ strato kaj la strato „28.října“ estas memortabulo de Josef Šilhart – esperanta instruisto kaj verkisto de utilaj lerniloj kaj manlibroj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 475
18805 858
18907 057
19007 843
191010 169
192111 853
JaroLoĝantoj
193011 892
195011 914
196112 585
197013 263
198014 033
199115 142
JaroLoĝantoj
200114 407
201114 796
201414 881
201614 979
201714 951
201815 062
JaroLoĝantoj
201915 063
202015 154
202114 797
202214 780
202315 424

Esperanto redakti

 
Memortabulo de Josef Šilhart

En strato Boleslavská estas memortabulo omaĝe al Josef Šilhart.La urban propagandilon el la ĉeĥa al Esperanto tradukis Jindřiška Drahotová.

En Nymburk okazis de la 25-a ĝis la 28-a de oktobro 2013 konferenco de ĈEA[1].

Referencoj redakti