Oľšinkov (hungare Meggyfalu [medjfalu], rutene Вільшинків [viljŝinkiv]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Oľšinkov
hungare: Meggyfalu, rutene: Вільшинків
municipo
Oficiala nomo: Oľšinkov
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Medzilaborce
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Situo Oľšinkov
 - alteco 443 m s. m.
 - koordinatoj 49° 11′ 59″ N 22° 02′ 19″ O / 49.19972 °N, 22.03861 °O / 49.19972; 22.03861 (mapo)
Areo 7,6515 km² (765,15 ha)
Loĝantaro 34 (31.12.2011)
Denseco 4,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1567
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 16
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj ML
NUTS 520586
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Oľšinkov
Retpaĝo: www.olsinkov.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Oľšinkov situas fine de sakovojo el Výrava. Medzilaborce troviĝas je 13 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1567 en formo "Olsinka". En 1556 neniu pagis tie imposton. En 1715 oni komputis tie 12 loĝatajn kaj 10 neloĝatajn domojn. En 1787 293 vilaĝanoj en 49 domoj, en 1828 291 vilaĝanoj en 36 domoj loĝis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Olsinkó, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Meggyfalu 267 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Medzilaborce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Oľšinkov 41 homoj, (po 16 rutenoj kaj ukrainoj, 7 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti