Oława

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Oława (urbo))

Oława (antaŭa pola nomo: Olawa, Bielawa, ĉeĥe Olava, germane Ohlau) estas urbo en la nuna provinco Malsupra Silezio de Pollando. Fine de 2021 en la urbo vivis 33 268 loĝantoj sur areo de 27,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 217 loĝantoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Oława (Ohlau).

Oława
germane: Ohlau, ĉeĥe: Olava

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba municipo de Pollando
Oława (Pollando)
Oława (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Oławy, Ohlaus
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Oława (Ohlau)
Komunumo Oława
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 13-a jarcento
Urborajtoj 1234
Koordinatoj 50° 56′ N, 17° 18′ O (mapo)50.93333333333317.3Koordinatoj: 50° 56′ N, 17° 18′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 170 m
Areo 27,34 km²
Loĝantaro 33268 (en 2021)
Loĝdenso 1 217 loĝ./km²
Poŝtkodo 55-200
Telefona antaŭkodo 71
Aŭtokodo DOA
TERYT 5020315011
Estro Franciszek Październik
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Zamkowy 15
Poŝtkodo de estraro 55-200
Telefono de estraro 71 313-23-46
Fakso de estraro 71 313-24-91
Poŝto de estraro olawa@um.olawa.pl
Ĝemelaj urboj
Oberasbach (Germanio),
Ceska Trebova (Ĉeĥio),
Sighetu Marmatiei (Rumanio),
Priolo Gargallo (Italio)
Komunuma retejo http://www.um.olawa.pl
vdr
La urbodomo de Oława el la 19a jarcento, tamen kun la originala baroka turo

Historio redakti

De la jaro 1248 ĝis la jaro 1675 en la Duklando de Legnica-Brzeg regis pola dinastio de Sileziaj Piastoj. Post la fino de tiu dinastio ekregis tie duko Jakobo Ludoviko Sobieski, filo de pola regho Johano la 3-a Sobieski (vidu la suban mapon).

Mapo  
Jen la mapo de sileziaj princlandoj kaj sinjorujoj
en duono de la 17-a jarcento

Meze de la 17-a jarcento pol-germna lingva limo estis ĉe la limo de Oława/Ohlau, kaj la urbo estis en la limoj de la teritorioj de Silezio kie plimulte regis la pola lingvo.

 
La malaperado de la silezia-pola lingvo (dialekto) dum la 18-a kaj 19-a jarcento kaj apero de la silezia-pola lingvo (dialekto) en 20-a jc en la Malsupra Silezio kaj Supra Silezio

La 19an de decembro 1737 mortis en Żółkiew duko Jakobo Ludoviko Sobieski, filo de pola reĝo Johano la 3-a Sobieski (vidu la suban bildon), dum la jaroj 1691-1737 li estis duko de Oława. Interalie danke al duko J.L.Sobieski fine de la 17a kaj komence de la 18a jarcentoj la urbo kaj distrikto eble estis la lasta regiono en Malsupra Silezio havanta la rektajn ligojn kun Pollando. La regado de duko J.L.Sobieski en la duklando estis la lasta espero por li esti elektita kiel la reĝo de Pollando (vidu la suban bildon).

 
La panoramo de la urbo Oława, ĉkirkaŭ la jaro 1737
 
Duko Jakobo Ludoviko Sobieski kun la patro kiu estis pola regho Johano la 3-a Sobieski, bildo de Jan Tricius
 
Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski transdonas al sia filo duko Jakobo Ludoviko Sobieski la rajton al la pola krono (1697)
 
La kluzo en Oława
 
La nomo de la urbo Oława inter la aliaj nomoj de sileziaj loĝ-lokoj en la ofica dokumento de Prusio el la jaro 1750 eldonita en la pola lingvo en Berlino

Partneraj urboj redakti

Bibliografio redakti

  • K. Matwijowski (redaktoro), Oława. Zarys monografii miasta (Oława. Monografia skizo de la urbo), Eldonejo DTSK Silesia 2004, ISBN 83-88976-14-1

Eksteraj ligiloj redakti