Oŭtleto estas specifa speco de etkomerco donanta al klientoj varon, precipe markan, kun karakterizaj rabatoj. La koncepto de la oŭtletaj vendejoj estiĝis en la 1980-aj jaroj en Usono, kie tiuj ĉi vendejoj troviĝis rekte en deponejoj aŭ en fabrikoj de la fabrikantoj mem - de tie devenas la nomigo "FACTORY OUTLET". El Usono tiu ĉi modelo sukcese disvastiĝis tra Granda Britio ankaŭ en Eŭropon kaj hodiaŭ ni trovos oŭtletajn vendejojn fakte tra la tuta mondo. En Eŭropo plej ofte ni renkontiĝos kun markigo "DESIGNER OUTLET".

La ĉefa ideo de la oŭtleto estas vendadi, pli bone dirite, forvendi varon, kiun oni jam ne produktas, sezonan varon, varon el bankrotintaj aŭ fermitaj vendejoj ks.