O.P. (Orden Público)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

O.P. (Orden Público) (Publika Ordo) estas la tria romano de la hispana verkisto Ramón J. Sender, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

O.P.
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

En bildo de la tabelo, verkoj de RJS de la 1930-aj jaroj, inter kiuj OP kaj franclingva versio.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano priskribas la vivon de malliberuloj en prizono, medio kiun la verkisto konis en la ribeloj en la fino de la monarkio de Alfonso la 13-a, tuj antaŭ la proklamo de la Dua Hispana Respubliko. Oni priskribas tutan serion de tipoj de malliberuloj, fakte kaj politikaj prizonuloj kaj enprizonigitaj deliktuloj. Krome la verkisto enkondukas ankaŭ fikcian kaj abstraktan rolulon, nome la Vento, kiel simbolo de deziro al libero.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Sekvoj redakti

La romano iĝis poste parto de El verdugo afable (1967).[2]

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, O.P. (Orden Público), Cenit, Madrid, 1931; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 14.
  2. Ramón J. Sender, El verdugo afable, Nascimento, Santiago, 1952.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti