O. J. Simpson

Usona piedpilkisto akuzita pri murdo (1947–2024)

Orenthal James "O. J." Simpson [O’ ĝE’ simpson] (naskiĝis la 9-an de julio 1947 en San Francisco, Kalifornio, mortis la 10-an de aprilo 2024) estis usona usonfutbala stelulo kaj aktoro. (Rimarko pri la nomo: la angla O. J. ankaŭ estas la mallongigo de oranĝa suko (en:orange juice))

O. J. Simpson
Persona informo
Naskonomo Orenthal James Simpson
Naskiĝo 9-a de Julio, 1947
en San-Francisko
Morto 10-a de Aprilo 2024
en Lasvegaso
Mortokialo prostata kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Galileo Academy of Science and Technology • City College of San Francisco • Universitato de Suda Kalifornio
Subskribo O. J. Simpson
Familio
Edz(in)o Nicole Brown Simpson
Okupo
Okupo aktoro • atleto • usonpiedpilkisto • filmaktoro • sporta anoncisto
vdr
O.J. Simpson kun sia filino Sydney, en Honoluluo, Havajo en 1986. Foto de Alan Light.

Futbalo redakti

O.J. Simpson estis en la 1970-aj jaroj la plej bona rekuranto – same kiel en la kolegio ankaŭ pli poste ĉe la profesiuloj en la NFL.

Kolegio redakti

Li pasigis sian kolegian tempon en la Universitato de Suda Kalifornio (angla mallongigo USC) kaj gajnis tie en 1968 la Trofeon Heisman – la plej altan distingon en la kolegio de la usona futbalo.

NFL redakti

En 1969 O.J. Simpson estis la unua ludanto, kiu estis elektita al ?Draft? de Buffalo Bills . En 1973 li superis kiel la unua ludanto de la National Football League (Nacia Futbala Ligao) la 2.000-jardajn markojn. Li ludis ĉe Bills preskaŭ la tutan profesian tempon. En 1978 li ludis ankoraŭ unu sezonon ĉe San Francisco 49-aj, antaŭ ol fini sian karieron.

En 1985, O.J. Simpson estis la unua Heisman-Trofea gajnisto, kiu ankaŭ estis elektita al Pro Football Hall of Fame (Halo de Famuloj, Por Futbalo).

Filmkariero redakti

Post lia kariero kiel sportisto, li iĝis konata per kelkaj filmroloj, i.a. La nuda kanono kun Leslie Nielsen.

  • La nuda kanono
  • La nuda kanono 2 1/2
  • La nuda kanono 33 1/3
  • Entrepreno Capricorn
  • Ĉiuj estas malbenitaj

Jura proceso redakti

En 1994 li estis akuzita pro murdo de sia eks-edzino Nicole Brown Simpson - de kiu li divorciĝis en 1992 - kaj de ŝia amato Ronald Goldman. En spektakla proceso -kiun oni komunikis vive tra la usonaj televidoj -, oni ne povis pruvi la murd-agojn je li kaj li absolviĝis. Spite al absolvo en la kriminala proceso, kondamnis lin civila juĝejo 16 monatojn poste je kompensopago de 8,5 milionojn da usonaj dolaroj al la famili-restuloj.

Lia advokato eluzis en la unua sukcesa proceso la fakton, ke la blankaj policistoj ne laboris perfekte, kiam ili kolektis la pruvojn kaj la defendo aludis al ili rasismajn pensojn.

Ĉe ambaŭ procesoj, reprezentis lin la stelula advokato Johnnie Cochran.

Pensio redakti

Li estis en pensio kaj ricevis ĉiujare 300,000 usonajn dolarojn kiel pension de la profesia basbola ligo.

Postludo redakti

Li kaj liaj amikoj organizis prirabon kaj ostaĝigon de iu homo, kiu volis vendi - onidire - ŝtelitajn sportajn relikvojn de O. J. Simpson. O. J. Simpson reakiris la relikvojn en 2007, sed dum tio li uzis neleĝajn metodojn (prirabon per armilo). Pro tio oni juĝis lin en fino de 2008 je 15-jara prizono.

Morto redakti

Lia familio anoncis, ke post batalo kontraŭ kancero, li mortis la 10-an de aprilo 2024.