OGLE estas akronimo de Optical Gravitational Lensing Experiment - scienca eksperimento de observa astronomio, farita de la astronomoj de la observatorio de la varsovia universitato (Pollando) sub gvidado de profesoro Andrzej Udalski.

La ĉefa tasko de OGLE estas la serĉado kaj observo de mikrolensaj efikoj. Tiel oni povas pruvi interalie objektoj de galaksia haloo, kadre de la serĉo de malluma materio (vidu ankaŭ MACHO), kiuj estas tro mallumaj por rekta observo.

Lastatempe oni uzas OGLE-n ĉefe por serĉi ekstersunsistemajn planedojn. Tiel en la jaro 2006, kunlaborante kun la projektoj PLANET kaj MOA, estis pruvita ekzisto de planedo kun maso de nur 5,5 termasojn (vidu [1]).

En la unua fazo (de 1992 ĝis 1995) la 1 metron granda teleskopo Henrietta Swope de la observatorio Las Campanas en Ĉilio estis disponigita al OGLE. Post tiu fazo estis konstruita en Las Campanas nova 1,3 metrojn granda teleskopo Varsovio kiu ekfunkciis en 1997. La tria fazo, kiu komenciĝis en 2001 karakteriziĝis ĉefe pro novaj iloj, kiel plibonigitaj CDD-kamerao kaj EWS-sistemo.

Eksteraj ligiloj redakti