Obama (Japanio)
Obama (小浜市 [obama-ŝi], Hepburn: Obama-shi, la nomo signifas malgrandan strandon) estas urbo en sud-okcidenta parto de Gubernio Fukui en Japanio. La urbo estis fondita la 15-an de januaro 1955.
Obama | |||||
---|---|---|---|---|---|
Japana nomo | 小浜市 | ||||
urbo de Japanio | |||||
| |||||
Loko | |||||
Lando | Japanio | ||||
Regiono | Ĉubu, Hokuriku (subregiono) | ||||
Gubernio | Fukui | ||||
Municipokodo | 18204-4 | ||||
Fizikaj karakteraĵoj | |||||
Areo | 232,86 km² | ||||
Loĝantaro (1-a de januaro 2014) | |||||
Tute | 30 308 | ||||
Denseco | 130/km² | ||||
Simboloj | |||||
Arbo | acero | ||||
Floro | azaleo | ||||
Urbodomo de Obama | |||||
Adreso | 〒917-8585 Obama-shi, Otemachi 6-3 | ||||
Telefononumero | +81-770-53-1111 | ||||
Oficiala retpaĝo: Urbodoma Retpaĝo | |||||
- Por la usona politikisto, vidu Barack Obama.
Geografio redakti
Obama situas sude de Fukui kaj norde de Kioto ĉe la golfo de Ŭakasa. La urbo alfrontas Golfo de Obaman kiu estas interna golfo de Golfo de Ŭakasa.
Trafiko redakti
Vojoj redakti
- Aŭtovojo Maizuru-Ŭakasa
- Naciaj vojoj 27, 162
Fervojo redakti
Turismo redakti
La urbo Obama apogis en 2008 la kandidatecon de usona politikisto Barack Obama. La urbanoj esperas pozitivan efikon en la turisma branĉo, danke al la venonta usona prezidento.
Vidindaĵoj redakti
- Templo Haga
- Templo Kuin, en kies proksimo troviĝas kaverno, kie mortis onidire Jao Bikuni
- Ŭakasa-Kokubunĝi
- Kastelo de Obama
Esperanto-movado redakti
La 101-a Japana Esperanto-Kongreso okazos en Obama, de la 11-a ĝis la 13-a de oktobro, 2014.