Obergösgen

komunumo de Svislando

Obergösgen estas komunumo de la kantono Soloturno en Svislando. Ĝi havis 2 118 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010 kaj apartenas al la distrikto Gösgen.

Obergösgen
Blazono de Obergösgen
Preĝejo de Obergösgen kaj en la malantaŭe minace la malvarmiga turo de la nuklea centralo
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gösgen
Geografia situo CH1903: 638837 / 246330 (mapo)47.3666666666677.9527777777778Koordinatoj: 47° 22′ N, 7° 57′ O; CH1903: 638837 / 246330 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2118
Areo 3,63 km²
Alteco 390 m super marnivelo
Poŝtkodo 4653
Komunumkodo 2497
Mapo de Obergösgen
vdr

Geografio redakti

La komunumo troviĝas inter la urboj Olten kaj Araŭo. Ĝi situas inter la rivero Aro kaj la suda flanko de la Ĵuraso. Sude de Aro tamen jam sur teritorio de la najbara komunumo Däniken, situas al nuklea centralo Gösgen. Granda parto de la rivera akvo de Aro fluas tra flanka kanalo, la tiel nomita Gösgen-kanalo, kiu pasas tra la komunuma teritorio, tiel, ke la suda duono de la komunumo fakte troviĝas sur insulo, kiu nomiĝs Schachen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gösgen limas en nordo al Lostorf, en oriento al Niedergösgen, en sudoriento al Däniken, en sudokcidento al Dulliken, kaj en okcidento al Winznau.

Trafiko redakti

Tra Obergösgen pasas la kantona vojo n-ro 265, kiu kondukas sude de la rivero Aro paralele al la kantona ĉefvojo n-ro 5, kiu kondukas norde de la rivero, de Araŭo al Olten. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio de Araŭo al Olten kaj per alia linio al Lostorf.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gösgen datiĝas el la jaro 1161 kiel Gozequouon. En la jaro 1308 estis unuan fojon minciita Obergösgen kiel Göskon superior. En la arbaro Stöckerwald en Obergösgen estis trovita setlejo el la neolitiko kaj kelta tombomonteto kun tombournoj kaj aliaj ujoj. En Obergösgen estis la prasidejo de la Baronoj de Gösgen. Per la aĉeto de la Senjorujo Gösgen en la jaro 1458 Soloturno fariĝis posedanto ankaŭ de Obergösgen. [1]

Esperanto-movado redakti

Obergösgen estas la naskiĝloko de la esperantisto Siegfried Eduard Spielmann. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Bildoj redakti