La distrikto Oberhasli estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 7771 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la komunumo Meiringen. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ĝi estis dissolvita kaj integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.

Distrikto Oberhasli
Blazono de la distrikto Oberhasli
La distrikto Oberhasli vidita de Rothorn
Distriktoj de Kantono Berno • Talschaft • Bailiwick
Mapo de la distrikto Oberhasli
Kantono Berno
Ĉefloko Meiringen
Koordinatoj  46° 43′ N 8° 11′ O / 46.717 °N, 8.183 °O / 46.717; 8.183 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ N 8° 11′ O / 46.717 °N, 8.183 °O / 46.717; 8.183 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7771(2008-12-31)
Areo 551,0 km²
Loĝantardenseco 14,1 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0218
vdr

Geografio redakti

La distrikto Oberhasli troviĝas en la Alpoj en Berna Oberlando en sudoriento de Kantono Berno en la fontregiono de la grava rivero Aro. La distrikto etendiĝas en la tiel nomita Hasli-Valo, kiel la regiono ankaŭ nomiĝas. Estante laŭ areo kun 551 km² laŭ areo la dua plej granda kaj laŭ nombro da loĝantoj la dua plej malgranda distrikto de la kantono ĝi sekve estas kun nur 14,1 loĝantoj po km² la plej maldense loĝata distrikto de la kantono. Multnombraj glaĉeroj kiel la Ar-Glaĉeroj, Stein-Glaĉero kaj aliaj kovras kiel neloĝeblaj glacidezertoj grandan parton de la distrikta teritorio.

Trafiko redakti

La distrikto Oberhasli estas pro la multnombraj montpasejoj tra la Alpoj trafikstrategie grava. Tra Brünig-Pasejo krom la nacia aŭtovojo A8 pasas la la Brünig-Fervojo de Lucerno al Interlaken kun flanka linio al Meiringen kaj Innertkirchen. La Brünig-Fervojo estas la ununura mallarĝŝpura trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj. Aliaj gravaj pasejoj, kiuj kondukas al la Hasli-Valo estas Grimsel-Pasejo kaj Susten-Pasejo.

Historio redakti

En mezepoko Oberhasli estis imperilibera lando sub la administrado de landĉefo. Ĝi alianciĝis en la jaro 1275 kiel samrajta partnero kun la urbo Berno. Kiam en la jaroj 1310 kaj 1311 reĝo Henriko la 7-a pandigis la landon al la senjoroj de Weissenburg, la landanoj provis liberiĝi vane de tiu servuteco. Kvankam la ribelo de 1334 estis sensukcesa, la bernaj trupoj povis atingi la transigon de la pando al la urbo Berno kaj tiel la oberhaslianoj povis konservi siajn privilegiojn ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798.

Komunumoj de la distrikto Oberhasli redakti

La distrikto Oberhasli konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Meiringen estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Gadmen 248 116,4 0781
  Guttannen 313 200,7 0782
  Hasliberg 1237 41,7 0783
  Innertkirchen 875 120,0 0784
  Meiringen 4489 40,7 0785
  Schattenhalb 609 31,5 0785
Totale 6 7771 551,0 0211

Eksteraj ligiloj redakti