Objektema Paskalo estas aldonaĵo de Paskalo por aldoni al la lingvo objekteman programadon. Ekzistas pluraj dialektoj nomataj objektema Paskalo, sed la termino kutime temas pri la dialekto de Delphi (la grafika programilo de Embarcadero Technologies).

La unua dialekto de objektema Paskalo estis kreita de Apple Computer kun kunlaborado de Niklaus WIRTH. Pli malfrue Apple sendis al ANSI skizon por malsama dialekto, kiu neniam normiĝis. Tamen la dialekto de Delphi estas bazita sur (sed malsama ol) tiu skizo. La lasta versio, Delfio 2009, uzas unikodon.

Jen estas ekzemplo de objektema Paskalo (de Delphi):

 program Ekzemplo;
 type
   TAuto = class
   private
     FJaro: integer;
     FKoloro: String;
     function AkiriJaron: integer;
     function AkiriKoloron: String;
   public
     property Jaro: integer read AkiriJaron write FJaro;
     property Koloro: String read AkiriKoloron write FKoloro;
   end;
 var
   Auto: TAuto;
 function TAuto.AkiriJaron: integer;
 begin
   AkiriJaron := FJaro
 end;
 function TAuto.AkiriKoloron: String;
 begin
   AkiriKoloron := FKoloro
 end;
 begin
   Auto := TAuto.Create;
   Auto.Jaro := 2005;
   Auto.Koloro := 'Verda';
   WriteLn('Jaro: ', Auto.Jaro);
   WriteLn('Koloro: ', Auto.Koloro);
   Auto.Free
 end
 .

Modernaj tradukiloj inkluzivas Embarcadero Delphi Arkivigite je 2013-06-24 per la retarkivo Wayback Machine (Delfio), Free Pascal Arkivigite je 1999-01-25 per la retarkivo Wayback Machine (Libera Paskalo) kaj Virtual Pascal (Virtuala Paskalo), inter aliajn.